Kastelo de Szécsény

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Kastelo de Szécsény (konata ankaŭ pri la iama posedanto Kastelo de Forgách) estas impona historia monumento en Hungario, en urbomezo de Szécsény. La kastelo nun estas historia muzeo pri Ferenc Kubinyi ekde 1973.

Aerfoto pri kastelo de Szécsény

Historio[redakti | redakti fonton]

En tiu loko pli frue estis burgo en la 14-a jarcento. Dum la kontraŭturkaj bataladoj ĝi ofte difektiĝis. Ekde 1690 István Koháry (reĝa juĝisto) komencis renovigi ĝin. La nun videbla baroka kastelo estis konstruita inter 1753-1763 fare de familio Forgách [forgAĉ]. Dum la konstruado oni profitis parte la malnovan burgon. Ferenc Pulszky aĉetis la kastelon en 1846, sed li estis grava figuro de la Hungara revolucio de 1848, tial la ŝtato forprenis la kastelon kaj redonis ĝin nur en 1867 jam en malbona stato. En la 20-a jarcento diversaj riĉuloj havis la konstruaĵon, fine post la 2-a mondmilito la hungara ŝtato aĉetis ĝin kontraŭ simbola sumo, ĉar la konstruaĵo estis ruina. En la 1960-aj jaroj kaj en la 2000-aj jaroj ĝi renoviĝis.

Fasado de la kastelo
Meza parto de la fasado
Vido al la palaco el la placo

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La unuetaĝa kastelo situas sola en korto laŭ placo. Antaŭ la kastelo ornama ĝardeno etendiĝas. La konstruaĵo formas iomete H-majusklon, sed meze estas ankaŭ rizalito, krome aliĝas teretaĝa domo - iama ejo por la gardistoj. Unu el la rizalitoj estas iama bastiono de la burgo. En mezo de la fasado la enirejo troviĝas. Interne la originaj ornamaĵoj jam ne estas videblaj pro la oftaj posedantoŝanĝoj kaj pro la 2-a mondomilito.

Parko[redakti | redakti fonton]

La iama parko kreita en la 1800-aj jaroj havis anglan sistemon. Krom la maloftaj kreskaĵoj estis tie lago, artefarita kaverno, elvidejo. La parko estis deklarita medioprotektata teritorio en 1975.

Fontoj[redakti | redakti fonton]