István Koháry (reĝa juĝisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
István Koháry
Persona informo
Naskiĝo 11-an de marto 1649 (1649-03-11)
en Čabradský Vrbovok
Morto 29-an de marto 1731 (1731-03-29) (82-jaraĝa)
en Čabradský Vrbovok
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Partio politikisto antaŭ la ekesto de politikaj partioj vd
Familio
Patro István Koháry vd
Profesio
Okupo politikisto • poeto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Grafo István Koháry [iŝtvAn kohAri], laŭ hungarlingve kutima nomordo Koháry István estis hungara reĝa juĝisto, militestro, politikisto, ĉambelano, poeto. Liaj nobelaj antaŭnomoj estis csábrági kaj szitnyai [ĉAbrAgi] [sitnjai].

István Koháry

István Koháry [1] naskiĝis la 12-an de marto 1649 en Hungara reĝlando en Csábrág (nuntempa Čabradský Vrbovok en Slovakio). Li mortis la 29-an de marto 1731 en Csábrág.

Biografio[redakti | redakti fonton]

István Koháry komence lernis hejme, poste en jezuita kolegio en Nagyszombat. Li aĝis 15, kiam lia patro mortis en batalo, tial li devis transpreni taskon pri familiestro, samtempe li ricevis titolon fortikaĵestro de la reĝo. Post la kolegiaj jaroj li frekventis universitaton en Vieno, sed kiel magnato li ofte vizitis kortegon de Habsburgoj. Post lernado li hejmenvenis kaj li transprenis la estrecon en fortikaĵo en Fülek, kie li batalis en la regiono kontraŭ la turkoj. En 1678 Emeriko Thököly ne povis okupi la fortikaĵon. En 1681 li partoprenis en Sopron en la parlamenta kunsido, kie li tiel saĝe politikadis, ke en la sekva jaro li estis nomumita ĉambelano, interna reĝa konsilisto kaj kolonelo.

István Koháry
István Koháry - la poeto

En 1682 pro perfido Thököly okupis la fortikaĵon, Kohary estis en prizono de Thököly 3 jarojn. Post la liberiĝo eĉ la papo sendis al li ornaman ĉapelon kaj li grofiĝis. Inter 1685 kaj 1687 li sukcese batalis kontraŭ la turkoj en Székesfehérvár, Buda kaj Eger, kie li vundiĝis. Ekde 1703 li batalis kontraŭ liberecbatalo de Francisko Rákóczi la 2-a. Depost la liberecbatalo li akiris siajn bienojn kaj li ricevis la titolon eterna departementestro, en 1712 li estis emeritita de la reĝo, poste en 1714 iĝis reĝa juĝisto. Li estis signifa mecenato, ekzemple li fondis gimnazion en Kecskemét kaj li donacis monon ne nur la katolika, sed reformita preĝejoj.

Koháry neniam edziĝis. Li verkis poemojn precipe en la malliberejaj jaroj.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Sok óhajtás közben, inségviselésben, éhségszenvedésben, keserves rabságban Munkács kővárában szereztetett versek (1720) - poemaro
  • Üdőmulatás közben szerzett versek (1687) - poemoj
  • Sokféle kereszttel elkeseredett embernek kikoholt verse (1706)
  • Hol egyszer s hol másszor kifaragott s összveszedett, rongyából leirt fűzfaversek (1726)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • skolta taĉmento en Fiľakovo, ili kolektas la restintajn memoraĵojn
  • memortabulo kaj memorejo en Fiľakovo
  • memortabulo kaj skulptaĵo en Kecskemét

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Memortabulo pri István Koháry
Skulptaĵo pri István Koháry
Memorejo pri István Koháry