Saltu al enhavo

Ĉapelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri kapvesto. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Ĉapelo (apartigilo).
Ĉapeloj
Felta vakerĉapelo

Ĉapelo estas kapvesto el diversaj pli-malpli malmolaj materialoj kun randaĵo.

La uzo de kapvesto dependas ĝenerale de modo. La ĉapelo en multaj kulturrondoj simbolas, reprezentas socialan staton aŭ apartenon al ia grupo. La ĉapelon surmetas inoj kaj viroj, la junuloj apenaŭ. Ĝi estis, pli frue en la historio, namlhavebla vesto ekster domo.

La vera funkcio de ĉapelo estis la protekto kontraŭ malvarmego aŭ varmego. Hodiaŭ oni uzas tiucele ofte ĉapon, kaptukon aŭ ŝildan ĉapon (basbalan ĉapon).

La ĉapelo perdis sian signifon ekde la 1950-aj jaroj kiel ĝenerala kapvesto, same malaperis la ligitaj ĉapelfaristoj, ĉapelvendejoj, ĉapelskatoloj.

Partoj de vira ĉapelo: ĉapel-verto (supra parto), pren-kaveto (eble), ĉapelrubando, randaĵo, ĉapelranda bordero. Pliaj eblaj partoj de virina ĉapelo: ornamaĵoj kiel pluma duonkufo, duonlonga vualo, pinglo, sativo, birdoplumoj,

Inter la internacie konataj ĉapelportintoj, oni trovas la britan reĝinon Elizabeta la 2-a, kaj la svedan reĝinon Silvia.

Konata "ĉapelevento" estas la ĉevalkonkuro sur la reĝa ĉevalkonkura vego (PIV Supl.) en Ascot, ĉe kiu la ina publiko rivalas kun fantaziriĉaj ĉapelaj kreaĵoj. La viroj surportas plej ofte gravuan cilindron (cilindran ĉapelon, bulĉapelon) al la evento.

Oni distingas interalie:

Ĉapelo estis la postulata rekvizito por aperi en ĉiuj partoprenintaj filmoj de la 2-a Usona Bona Filmfestivalo de 2021.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]