Bulĉapelo

Charlie Chaplin kun bulĉapelo
Bulĉapelo aŭ melonforma ĉapelo estas de origino brita kapvesto. La nomo de la ĉapelo deriviĝis de la formo.
Dum la mezo de la 20-a jarcento la bulĉapelo, por komercistoj en Londono, estis preskaŭ nemalhavebla vestero, kune kun la ombrelo. Sur multaj karikaturoj la britoj estis bildigitaj kun tiuj atributoj.

Pierre Kartner kiel Patro Abrahamo
Konataj portantoj de bulĉapelo[redakti | redakti fonton]
- John Steed el la televidserio La venĝantoj
- Jansen & Janssen, el Tinĉjo
- Patro Abrahamo nederlanda kantisto
- Charlie Chaplin
- Stan Laurel kaj Oliver Hardy
- Lambiko el Cisko kaj Vinjo
- Nero en la malnova nigra-blanka serio regule videbla kun bulĉapelo
- Odilon van Piependale el Jommeke
- Henri de Toulouse-Lautrec
- Hercule Poirot
- Piet de Jong, antaŭa ĉefministro de Nederlando