Patrick Macnee

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Patrick Macnee
Persona informo
Patrick Macnee
Naskonomo Daniel Patrick Macnee
Naskiĝo 6-an de februaro 1922 (1922-02-06)
en Paddington, Londono
Morto 25-an de junio 2015 (2015-06-25) (93-jaraĝa)
en Rancho Mirage, Kalifornio
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)UsonoUnuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando vd
Alma mater Eton College • Webber Douglas Academy of Dramatic Art vd
Familio
Patro Daniel MacNee vd
Patrino Dorothea Mabel Henry vd
Edz(in)o Kate Woodville • Barbara Douglas • Baba Majos de Nagyzsenye vd
Infanoj Rupert MacNee • Jenny MacNee vd
Profesio
Okupo aktoro • filmaktoro • televida aktoro • televida produktoro vd
Laborkampo kina aktorado vd
Aktiva dum 1946–2003 vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Patrick MACNEE (naskiĝinta la 6-an de februaro 1922 en Londono, mortinta la 25-an de junio 2015 en Rancho Mirage / Kantono Riverside[1]) estis brita aktoro.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Lia familio estis iel ekcentra: la patro Daniel estis konkursĉevaltrejnisto kaj drinkulo perdanta la familian fortunon kaj lasanta la edukadon de la filo al la lesbanina edzino Dorothea Mary. Post la fina ekzameno ĉe Eton-kolegio (de tie minacis al Macnee forpelo pro fondo de vetgrupo) li unue aperis sursceneje kaj faris la unuan filmon, Pygmalion (1938). La Dua mondmilito haltigis la karieron, kaj Macnee militservis ĉe Reĝa mararmeo. Poste li frekventis la londonan poraktoran seminarion "Webber Douglas School of Dramatic Art", danke al burso. Krome li reprenis la aktoran karieron, ekzemple kiel Young Jacob Marley ĉe Charles Dickens - A Christmas Carol (1951). Pro la malgrandaj roloj ofertitaj al li, Macnee ekziliĝis en Amerikon.

En 1954 li iris ĉe Broadway kaj poste al Hollywood, kie li de tempo al tempo aperis sur la ekranoj televida kaj kineja. Britio revidis lin en 1959. Li tuj povis profiti de la novaj spertoj faritaj en Kanado kaj iĝis kunproduktisto de la brita televidserio Winston Churchill: The Valiant Years (1960). Baldaŭ Macnee adoptis la rolon kiu farigis lin mondfama - li iĝis John Steed en la klasika serio La venĝantoj (The Avengers) (1961). La intima identecigo kun la karaktero de Steed limigis poste liajn rolofertojn post la ĉesigo de la serio en 1969. En 1976-77 la serio reprenitis sub la titolo The New Avengers kun dudeko da epizodoj sed ne plu gajnis la saman popularecon.

Dum la 1980-aj kaj 1990-aj jaroj Macnee ofte aperis en usonaj serioj kiel Gavilan (1982), Empire (1984), Thunder in Paradise (1994) kaj Night Man (1997). Krome lia voĉo estis surbendigita por diversaj sonlibroj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

Exsteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]