Kantono Riverside

El Vikipedio, la libera enciklopedio
kantono Riverside (Kalifornio)
Mapo
Mapo de Kalifornio kun kantono Riverside emfazita
Situo en Kalifornio
Situo de Kalifornio en Usono
Statistikaĵoj
Fondita 1893
Ŝtato Usono
Subŝtato  Kalifornio
Ĉefurbo Riverside
Areo
 - Sume
 - Tero
 - Akvo
 
18 915 km²
18 665 km²
250 km²
Loĝantaro
 - Censo en 2020:
 - Loĝdenso:

2 418 185
128 / km²
Horzono: pacifika tempo: UTC-8 /
somera tempo UTC-7
Map
vdr

La kantono Riverside - angle Riverside County - estas kantono (altnivela administra distrikto) de Usono en la subŝtato Kalifornio. La kantono estis fondita en 1893. Ĝi situas oriente de Losanĝeleso kaj etendiĝas de la orienta limo de kantono Orange ĝis la okcidenta limo de Arizono (ĉe rivero Kolorado). La administra ĉefurbo de la kantono estas la samnoma urbo Riverside. La klimato estas mediteranea en la okcidenta parto de la kantono, kaj dezerta en la cetero. Krom Riverside mem, aliaj konataj urboj en la kantono inkluzivas Corona, Blythe, Desert Hot Springs, Indian Wells, Indio, Palm Desert, Palm Springs, kaj Rancho Mirage.

Laŭ la stato de la jaro 2020 en la kantono vivis 2 418 185 personoj sur areo de 18 915 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 128 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun la kaliforniaj kantonoj Sankt-Bernardeto (San Benito) norde, kantono Oranĝo (Orange) okcidente, kantonoj San-Diego kaj Imperial sude, kaj krome limas al la kantono La Paco (La Paz) en Arizono oriente.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

naĝejo Sunnylands en Rancho Mirage
mezlernejo en Corona