Kantono Mono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
kantono Mono (Kalifornio)
Mapo
Mapo de Kalifornio kun kantono Mono emfazita
Situo en Kalifornio
Situo de Kalifornio en Usono

Map

Statistikaĵoj
Fondita 21-a de aprilo 1861
Ŝtato Usono
Subŝtato  Kalifornio
Ĉefurbo Bridgeport
Areo
 - Sume
 - Tero
 - Akvo
 
8111 km²
7901 km²
210 km²
Loĝantaro
 - Censo en 2020:
 - Loĝdenso:

13 195
2 / km²
Horzono: pacifika tempo: UTC-8 /
somera tempo UTC-7
Nomita laŭ: Lago Mono
vdr

La kantono Mono - angle Mono County - estas kantono de Usono en la subŝtato Kalifornio. Ĝia administra centro estas la censa loko Bridgeport. La kantono estis fondita la 21-an de aprilo 1861.

Laŭ la stato de la jaro 2020 en la kantono vivis 13 195 personoj sur areo de 8 111 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 2 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun la kaliforniaj kantonoj Alpa, Inyo, Fresno, Madera kaj Tuolumne, kaj krome limas al la kantonoj Douglas, Liono, Mineralo kaj Smeraldo de la najbara subŝtato Nevado.

La kantono situas oriente de la alta montaro Sierra Nevada inter la Nacia Parko Yosemite okcidente kaj Nevado oriente. La nura oficiala urbo en la distrikto estas Mammoth Lakes ("mamutaj lagoj"), kiu situas je la piedo de Mamuta Monto. Aliaj loĝlokoj, kiel June Lake, ankaŭ famas pro skiado kaj fiŝkaptado. Lokita en la mezo de la kantono estas la lago Mono, esenca vivejo por milionoj da migrantaj kaj nestantaj birdoj. La lago situas en sovaĝa natura medio, kun karakterizaj kalkoŝtonaj kolumoj formitaj pro la sala kaj alkala akvo (vidu en foto sube). Ankaŭ situanta en la kantono estas Bodie, fantomurbo el la epoko de la Kalifornia deliro pri oro, kiu nun estas Kalifornia Ŝtata Historia Parko.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

la lago Mono kun tipaj kolumoj formitaj pro la alkala akvo
Bodie, fantomurbo el la epoko de la Kalifornia deliro pri oro
la kantona juĝejo en Bridgeport
la lago Greenstone