Ferenc Pulszky

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ferenc Pulszky
Persona informo
Naskiĝo 17-an de septembro 1814 (1814-09-17)
en Prešov
Morto 9-an de septembro 1897 (1897-09-09) (82-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto vd
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Partio Address Party vd
Familio
Edz(in)o Therese von Pulszky vd
Infanoj Károly PulszkyÁgost Pulszky • Polixénia Pulszky • Garibaldi Pulszky vd
Profesio
Okupo politikistoarkeologo • artkolektanto • verkisto vd
Aktiva en Budapeŝto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ferenc PULSZKY [pulski], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj plennome Pulszky Ferenc Aurél, estis hungara arkeologo, verkisto, politikisto, framasono, membro de Hungara Scienca Akademio, membro de Societo Kisfaludy, membro de Societo Petőfi. Liaj filoj estis Ágost Pulszky kaj Károly Pulszky.

Ferenc Pulszky en 1837

Ferenc Pulszky naskiĝis la 17-an de septembro 1814 en Hungara reĝlando, en Eperjes (nuntempa Prešov en Slovakio). Li mortis la 9-an de septembro 1897 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ferenc Pulszky frekventis lernejojn en Miskolc kaj en Eperjes, universitaton en Peŝto. Li frue amikiĝis kun József Eötvös kaj kiel riĉulo, li ofte vojaĝadis. Komence li faris jurajn laborojn por la hungara parlamento, kie li konatiĝis kun Ferenc Deák kaj Ferenc Kölcsey. Li edziĝis en 1844, baldaŭe havanta gefilojn. Li estis vicministro en la unua hungara kabineto en 1848. Li akompanis Lajos Kossuth-on en Usono. Li rajtis hejmenveni nur en 1866, kie li politikadis kaj apogis la kulturon. Longe li estris la Hungaran Nacian Muzeon kaj estis li ankaŭ framasono laŭ [1].

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Aus dem Tagebuche eines in Grossbritannien reisenden Ungarn (germane), vojaĝpriskribo pri Britio, 1837
  • White, red, black (angle), vojaĝpriskribo pri Usono, 1853
  • Eszmék Magyarország története philosophiájához (Ideoj pri filozofio de historio de Hungario), prozo, 1880
  • Életem és korom (Mia vivo kaj erao), 1882
  • Magyarország archeológiája (Arkeologio de Hungarujo), 1898

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Hungara Vikipedio