Ferenc Fülep

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ferenc Fülep
Persona informo
Naskiĝo 5-an de aŭgusto 1919 (1919-08-05)
en Szerencs
Morto 8-an de majo 1986 (1986-05-08) (66-jaraĝa)
en Páty
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo arkeologo
vdr

Ferenc Fülep [fulep], laŭ hungarlingve kutima nomordo Fülep Ferenc estis hungara arkeologo, muzeologo, muzeestro.

Ferenc Fülep[1] naskiĝis la 5-an de aŭgusto 1919 en Szerencs, li mortis la 8-an de majo 1986 en Páty.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ferenc Fülep maturiĝis en Miskolc en 1941, poste li akiris arkeologian diplomon kaj li doktoriĝis en Universitato de Debrecen en 1946. Lia plej grava instruisto estis István Járdányi Paulovics. Post siaj studoj li praktikadis jaron en la universitata arkeologia instituto. De 1947 ĝis 1949 li estis muzeestro en Székesfehérvár, poste li laboris en pluraj ŝtataj instancoj. Li estis muzeologo kaj vicmuzeestro en historia muzeo (Budapeŝto) (1951–1953), poste li laboris du jarojn en ministerio, ankaŭ muzeestro de Hungara Nacia Muzeo (1951–1986). Li gvidis arkeologiaj elfosaĵojn en Nagytétény (1949-1957), Almásfüzitő (1959), Nagyharsány (1961-1963), Pécs (1955, 1964), Sopron. Intertempe li doktoriĝis ĉe la Hungara Scienca Akademio en 1972.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Nagytétény műemlékei (kunaŭtoro, 1957)
  • Pécs római kori emlékei (1963)
  • Neuere Ausgrabungen in der Römertstadt Sopianae (1974)
  • Sopianae. The history of Pécs during the Roman era, and the problem of the continuity of the late Roman population (1984)
  • A római ókeresztény műemlékek védelme Pécsett (kunaŭtoro, 1987)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]