István Zichy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
István Zichy
Persona informo
Naskiĝo 31-an de marto 1879 (1879-03-31)
en Bábolna
Morto 11-an de januaro 1951 (1951-01-11) (71-jaraĝa)
en Aba (Hungario)
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Hungara Belarta UniversitatoUniversitato de Pécs
Okupo
Okupo historiisto • pentristo • grafikartisto • universitata instruisto • muzeologo
vdr

Grafo István Zichy [iŝtvAn ziĉi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Zichy István estis hungara historiisto, pentristo, grafikisto, profesoro, membro (ordinara en 1926) de Hungara Scienca Akademio. Liaj nobelaj antaŭnomoj estis zichi kaj vásonkeői.

István Zichy [1] naskiĝis la 31-an de marto 1879 en Bábolna (urbo). Li mortis la 11-an de januaro 1951 en Aba (Hungario).

Biografio[redakti | redakti fonton]

István Zichy komencis lerni pentroarton en Budapeŝto, baldaŭe li plulernis en Munkeno de Simon Hollósy. Li vizitis Artkolonion en Nagybánya en 1901, poste li lernis pentroarton en akademio en Parizo. Hejmenveninta en 1904 li vizitis pentristojn en Gödöllő. En la malfruaj 1900-aj jaroj li jam partoprenis en hungaraj ekspozicioj, sed menciindas, ke liaj verkoj grandparte poste malaperis. Dum la 1-a mondmilito li estis memservanta soldato. Li aliĝis al rondo de kontraŭuloj de Hungara Sovetrespubliko en Vieno, poste li apogis politikon de Miklós Horthy, eĉ li ricevis postenon. En 1926 li doktoriĝis en universitato en Pécs, kie li akiris pli altan gradon en 1931. Inter 1931-1934 li instruis en Universitato Pázmány Péter, poste li estis ĉefdirektoro de Hungara Nacia Muzeo. Inter 19351942 li apartenis al la supera ĉambro. En 1944 li kontraŭis la naziojn, tial li trude pensiuliĝis. Li havas edzinon, kiu estis pentristo.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • A magyarság őstörténete és műveltsége a honfoglalásig (1923)
  • Az euráziai lovasnomád műveltség kérdéséhez (1939)
  • The Origins of the Magyar People (1943)
  • memuaro (2008)

Fontoj[redakti | redakti fonton]