Ágoston Kubinyi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Ágoston Kubinyi [Agoŝton kubinji], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Kubinyi Ágoston estis hungara sciencisto, mecenato, framasono, muzeologo, membro honora de Hungara Scienca Akademio (1843). Liaj nobelaj antaŭnomoj estis felsőkubini kaj nagyolaszi, lia frato estis Ferenc Kubinyi.

Ágoston Kubinyi

Ágoston Kubinyi [1] naskiĝis la 30-an de majo 1799 en Hungara reĝlando, en Videfalva (nuntempa Vidiná en Slovakio). Li mortis la 19-an de septembro 1873 en Tápiószentmárton.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ágoston Kubinyi frekventis universitaton en Pest (urbo) inter 1815-1819. Li komencis sian karieron kiel notario, dume li konatiĝis kun kremo de hungaroj, ekzemple András Fáy, Pál Szemere, Ferenc Kazinczy. En 1821 li ekhavis postenon en Balassagyarmat. Post 4 jaroj li partoprenis en la parlamenta laboro. En 1842 li estis nomumita direktoro de Hungara Nacia Muzeo, sed antaŭe li studis la eksterlandajn muzeojn. Li fondis bibliotekon en Losonc. En 1861 li fondis la unuan hungarlingvan loĝion. En 1869 li pensiuliĝis, tiam li ricevis aŭstran premion.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Magyarországi mérges növények (Hungarlandaj venenigaj kreskaĵoj), (1842)
  • Szegszárdi régiségek (1857)
  • A temetések és teendők (1869)

Fontoj[redakti | redakti fonton]