Kleinfrauenhaid

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kleinfrauenhaid, hungare Kisboldogasszony [kiŝboldogasonj] estas ne memstara, malgranda vilaĝeto en Aŭstrio, en federacia lando Burgenlando, en distrikto Mattersburg, en municipo de Zemendorf-Stöttera.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Kleinfrauenhaid situas laŭ flankovojo numero 53.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio pri la vilaĝo okazis en 1299, sed la preĝejo menciiĝis jam pli frue en 1261. Ĝis 1921 la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, poste al Aŭstrio (inter 1938-1945 al Germanio).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • pilgrimloka romkatolika preĝejo (ĉirkaŭita per muro), en 1778 pligrandiĝis
  • tombeja (fundamente romanika) gotika kapelo, en 1718 barokiĝis