El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rafajovce (hungare Máriakút rutene Рафаївцї [rafajivcji]) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio .
Rafajovce situas en valo de rojo , laŭ traira flankovojo . Vranov nad Topľou troviĝas je 28 km.
La loko estis loĝata jam dum la neolitiko . La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1596 en formo "Rafayocz" . La unuaj loĝantoj estis rutenaj paŝtistoj. Ĝis 1907 la oficiala hungara loknomo estis Rafajócz , poste ĝi ricevis hungaran nomon pro la hungariga politiko . En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Máriakút 128 homoj , (plejparte rutenoj ). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando , al Zemplén , al distrikto de Stropkov , poste al Ĉeĥoslovaka respubliko , dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio . En 2001 vivis en Rafajovce 182 homoj, (escepte unun ĉiuj slovakoj ).
La preĝejo cindriĝis, tamen la sankta bildo restis origina. oni portis ĝin al la najbara vilaĝo, sed la bildo ĉiam revenis. Tial oni konstruis novan preĝejon en 1750 . Ankaŭ la puto laŭ la kredantoj estas sanktigita. Pro la preĝejo, bildo kaj puto ili estas kermesejo.