Spišský Štiavnik
Spišský Štiavnik | ||
hungare: Savnik, germane: Schawnik | ||
municipo | ||
Spišský Štiavnik
| ||
|
||
Oficiala nomo: Spišský Štiavnik | ||
Lando | ![]() | |
---|---|---|
Regiono | Regiono Prešov | |
Distrikto | Distrikto Poprad | |
Historia regiono | Supra Hungarujo | |
Parto de | Spiŝo | |
Najbaras kun | NP Slovaka paradizo | |
Rivero | Hornád | |
Situo | Spišský Štiavnik | |
- alteco | 563 m s. m. | |
- koordinatoj | 48° 59′ 44″ N 20° 21′ 36″ O / 48.99556 °N, 20.36000 °O (mapo) | |
Areo | 18,2192 km² (1 821,92 ha) | |
Loĝantaro | 2 680 (31.12.2011) | |
Denseco | 147,1 loĝ./km² | |
Unua skribmencio | 1246 | |
Horzono | MET (UTC+1) | |
- somera tempo | MET (UTC+2) | |
Poŝtkodo | 059 14 | |
Telefona antaŭkodo | +421-52 | |
Aŭtokodoj | PP | |
NUTS | 523879 | |
Situo en Regiono Prešov
| ||
![]() | ||
Retpaĝo: www.spisskystiavnik.sk | ||
![]() |
Spišský Štiavnik, hungare Savnik [ŝavnik], germane Schawnik aŭ Schafing estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.
Situo[redakti | redakti fonton]
Spišský Štiavnik situas laŭ Hornád inter montoj 569 kaj 717 m altaj, laŭ flankovojoj, laŭ fervojo Spišská Nová Ves-Poprad. La lasta urbo troviĝas je 9 km.
Historio[redakti | redakti fonton]
En la 10-a jarcento monaĥejo konstruiĝis en tiu loko. En 1223 abatoj alvenis kaj fondis abatejon. La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1246 en formo "Scinik". En 1528 oni prirabis la burgon, post 2 jaroj ankaŭ la abatejon. En 1787 736 vilaĝanoj loĝis en 111 domoj, en 1828 934 vilaĝanoj loĝis en 129 domoj. En 1906 incendio okazis. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Savnik 903 homoj, (slovakoj en majoritato, hungaroj en minoritato). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Szepes (reĝa departemento), al distrikto de Szepesszombat, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio.
Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]
- burgo, en 1619 rekonstruita, la lasta trakonstruo en 1925 okazis
- romkatolika gotika preĝejo el la 14-a jarcento, post 4 jarcentoj barokigita
Famuloj[redakti | redakti fonton]
- En la iama Savnik naskiĝis hungara pentristo Jenő Medveczky.
- En la iama Savnik mortis hungara episkopo László Záboysky.