Spišská Sobota

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Koordinatoj: 49°03′56″N 20°18′55″E  /  49.06556°N, 20.31528°O / 49.06556; 20.31528 (Spišská Sobota)
Spišská Sobota
hungare: Szepesszombat, germane: Georgenburg
urba parto
Square of Spisska Sobota 6.jpg
Placo en Spišská Sobota
Oficiala nomo: Spišská Sobota
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Prešov
Distrikto Distrikto Poprad
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Spiŝo
Montaro Altaj Tatroj
Parto de urbo Poprad
Rivero Poprad
Situo Spišská Sobota
 - koordinatoj 49°03′56″N 20°18′55″E  /  49.06556°N, 20.31528°O / 49.06556; 20.31528 (Spišská Sobota)
Orogenenezo
montariĝo
Subtatra kaldrono, Levočské vrchy
Unua skribmencio 1256
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Telefona antaŭkodo +421-52
Aŭtokodoj PP
Situo enkadre de Slovakio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Slovakio
Situo en Regiono Prešov
ButtonRed.svg
Situo en Regiono Prešov
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Spišská Sobota
Portal.svg Portalo pri Slovakio

Spišská Sobota, hungare Szepesszombat [sepeŝsombat], germane Georgenburg estas eksurbo, nun urboparto de Poprad en Regiono Prešov, en Distrikto Poprad.

Historio[redakti | redakti fonton]

Béla la 4-a (Hungario) setligis tie germanojn. La unua mencio devenis el 1256 en formo Forum Sabbathe. Ekde 1380 oni aranĝis semajnan, ekde 1567 tutlandan foirojn. En 1412 Sigismondo la 1-a (Sankta Romia Imperio) hipotekis 16 urbojn al Pollando ĝis 1772. La 16 hipotekitaj urboj hungare, poste slovake (la nuntempaj slovakaj loknomoj jam ne ĉiuj estas urboj):

Duránd Felka Gnézda Igló
Leibic Ólubló Mateóc Ménhárd
Nagyőr Podolin Poprád Ruszkin
Szepesbéla Szepesolaszi Szepesszombat Szepesváralja
Tvarožná Veľká Hniezdne Spišská Nová Ves
Ľubica Stará Ľubovňa Matejovce Vrbov
Strážky Podolínec Poprad Ruskinovce
Spišská Belá Spišské Vlachy Spišská Sobota Spišské Podhradie

Okazis incendioj en 1545, en 1682 kaj en 1775. En la 17-a j.c. 4 urbopordoj konstruiĝis. Tiu urbo estis la plej riĉa en la regiono. En 1910 en la urbo loĝis 977 da homoj (422 slovakoj, 319 germanoj, 228 hungaroj). Ĝis 1919 la urbo estis distriktejo en Szepes (reĝa departemento). En 1945 la urbo aliĝis al Poprad kaj la germanoj estis deportitaj.

Ĉefplaco kaj preĝejo de Spiŝka Sobota
Placo en Spišská Sobota

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Esperanto[redakti | redakti fonton]

La fama esperantista vojaĝanto Tibor Sekelj naskiĝis en Spišská Sobota en 1912, sed la familio translokiĝis jam tri monatojn poste.

[...] mi mem ekrigardis tiun ĉi mondon [...] la 14an de februaro 1912 en Spišská Sobota, Slovakujo, tiam parto de Hungarujo. [...] Trimonata mi estis kiam mi translokiĝis el la Tatra montarregiono al Ĉenej, vilaĝo el Banato, en la sudo de la tiama Hungarujo (nun en Rumanujo), kie mi pasigis miajn unuajn dek vivjarojn.

Tibor Sekelj, Mondo de travivaĵoj, 1981, p12

Sabataj komunumoj en Hungara reĝlando[redakti | redakti fonton]

Sâmbăta de Jos Bakonyszombathely Černelavci Banatska Subotica
Magyarszombatfa Murska Sobota Trnava Pórszombat
Rimavská Sobota Spišská Sobota Sumetendorf Szombatfalva
Szombathely Sobatin Sâmbăta Zalaszombatfa
Urbaj partoj de Poprad
Kvetnica · Matejovce · Spišská Sobota · Staré Mesto · Stráže pod Tatrami · Veľká