Béla Kehrling

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Béla Kehrling
Béla Kehrling
Béla Kehrling
Persona informo
Naskiĝo la  25-an de januaro 1891(nun 1891-01-25)
en  Hungara reĝlando Aŭstrio-Hungario Szepesszombat
Morto la 26-an de aprilo 1937
en  Hungara reĝlando Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo futbalisto • tenisisto • tablotenisisto • ĵurnalisto • glacihokeisto • militisto
vdr

Béla Kehrling [kerling], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Kehrling Béla estis hungara sportisto (inter alie tenisisto, tablotenisisto, atleto, futbalisto, glacihokeisto, olimpiano, mondĉampiono), komercisto pri sportiloj.

Béla Kehrling[1] naskiĝis la 25-an de januaro 1891 en Szepesszombat (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Spišská Sobota en Slovakio), li mortis la 26-an de aprilo 1937 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Béla Kehrling maturiĝis en gimnazio en Budapeŝto. En la sensporta vivo li havis vendejon pri sportiloj. Lia edzino naskis 2 filojn.

Sporta kariero[redakti | redakti fonton]

En teniso li estis hungara ĉampiono subĉiele unuble 16-foje, virduope 10-foje, variduope sesfoje, en sporthalo unuoble trifoje, virduope kaj variduope po 2-foje. Li apartenis al la hungara nacia teamo inter 1924-1933 37-foje. Resume li estis 34-foje subĉiela hungara ĉampiono inter 1912–1933 unuoble, virduope aŭ variduope 1920–1932; ankaŭ en sporthalo okfoje inter 1923–1932.

En tabloteniso li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1912 kaj Hungario en la Somera Olimpiko 1924 sen rezulto, sed en mondĉampionumo en 1926 li estis la unua teame kaj la dua virduope. Tiutempe li apartenis al la hungara nacia teamo kvarfoje.

Li apartenis al la hungara nacia piedpilka teamo kvarfoje (1914–1916), krome li estis atleto kaj glacihokeisto inter 1911–1934.     

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]