Stará Ľubovňa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Stará Ľubovňa
hungare Ólubló, germane Altlublau
urbo
Stará Ľubovňa
Oficiala nomo: Stará Ľubovňa
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Prešov
Distrikto Distrikto Stará Ľubovňa
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Spiŝo
Memorindaĵoj Stará Ľubovňa burgo
Riveroj Poprad, Jakubianka
Situo Stará Ľubovňa
 - alteco 545 m s. m.
 - koordinatoj 49° 18′ 06″ N 20° 41′ 19″ O / 49.30167 °N, 20.68861 °O / 49.30167; 20.68861 (mapo)
Areo 30,800 km² (3 080 ha)
Loĝantaro 16 239 (06.2007)
Denseco 527,24 loĝ./km²
Unua skribmencio 1338
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 064 01
Telefona antaŭkodo +421-52
Aŭtokodoj SL
NUTS 526665
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Prešov
Situo enkadre de Regiono Prešov
Situo enkadre de Regiono Prešov
Vikimedia Komunejo: Stará Ľubovňa
Retpaĝo: www.staralubovna.sk
Portalo pri Slovakio

Stará Ľubovňa (hungare Ólubló, germane Altlublau, pole Stara Lubowla) estas urbo en Slovakio.

Ĉefstrato de Stará Ľubovňa
Burgo Stará Ľubovňa

Situo[redakti | redakti fonton]

Stará Ľubovňa situas en valo laŭ Poprad.

Historio[redakti | redakti fonton]

La urbo estis daŭre loĝata ekde la neolitiko. La fortikaĵo konstruiĝis en la 14-a jarcento, kiun fideluloj de Karolo la 1-a okupis en 1311 de Mateo Csák. La komunumo ricevis rangon libera reĝa urbo en 1364. En 1412 Sigismondo la 1-a (Sankta Romia Imperio) hipotekis 16 urbojn al Pollando ĝis 1772. La 16 hipotekitaj urboj hungare, poste slovake (la nuntempaj slovakaj loknomoj jam ne ĉiuj estas urboj):

Duránd Felka Gnézda Igló
Leibic Ólubló Mateóc Ménhárd
Nagyőr Podolin Poprád Ruszkin
Szepesbéla Szepesolaszi Szepesszombat Szepesváralja
Tvarožná Veľká Hniezdne Spišská Nová Ves
Ľubica Stará Ľubovňa Matejovce Vrbov
Strážky Podolínec Poprad Ruskinovce
Spišská Belá Spišské Vlachy Spišská Sobota Spišské Podhradie

Dum la pola erao tiu urbo estis administra centro de la deksesopoj. Okazis prospero de komercado kaj metioj. En 1433 la husanoj okupis la urbon. La fortikaĵo bruliĝis en 1553 sed poste rekonstruiĝis. Tie gardis la polan kronadan juvelaron inter 1655-1661. En 1710 pesto okazis, al la neloĝataj partoj slovakoj alvenis. Moric Benjovski estis malliberulo en 1768 en la fortikaĵo. Post 1772 la urbo perdis specialajn privilegiojn.

En 1910 loĝis en la urbo 1841 da homoj (1359 slovakoj, 261 germanoj kaj 189 hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon la urbo apartenis al Szepes (reĝa departemento), kie estis distriktejo, poste al Ĉeĥoslovakio. En 1944 la urbo kaj la fortikaĵo iĝis ruina, tiam forlasis la fortikaĵon la lasta bienulo pola grafo Johano Zamoyvsky. Ekde 1968 la urbo denove iĝis distriktejo. En 2002 loĝis tie 16 200 da homoj, preskaŭ senescepte slovakoj.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Skanzeno sub burgo en Stará Ľubovňa
  • fortikaĵo sur montopinto 200 m-jn alta
  • gotika preĝejo, baldaŭ barokiĝis
  • preĝejo omaĝe la Sankta Nikolao el 1280, en la 17-a j.c. barokiĝis
  • urbodomo el 1640, krome centro de 16-opoj

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]