Nižné Ružbachy
Nižné Ružbachy | |
hungare: Alsózúgó, germane: Unter-Rauschenbach | |
municipo | |
Preĝejo en Nižné Ružbachy
| |
Oficiala nomo: Nižné Ružbachy | |
Lando | ![]() |
---|---|
Regiono | Regiono Prešov |
Distrikto | Distrikto Stará Ľubovňa |
Historia regiono | Supra Hungarujo |
Parto de | Ŝariŝo |
Rivero | Poprad |
Situo | Nižné Ružbachy |
- alteco | 555 m s. m. |
- koordinatoj | 49° 16′ 58″ N 20° 34′ 30″ O / 49.28278 °N, 20.57500 °O (mapo) |
Areo | 9,7941 km² (979,41 ha) |
Loĝantaro | 619 (31.12.2011) |
Denseco | 63,2 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1287 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 065 02 |
Telefona antaŭkodo | +421-52 |
Aŭtokodoj | SL |
NUTS | 526916 |
Situo enkadre de Regiono Prešov
| |
![]() | |
Retpaĝo: www.nizneruzbachy.szm.com | |
![]() |
Nižné Ružbachy [niĵnE ruĵbaĥi], hungare Alsózúgó [alŝOzUgO], germane Unter-Rauschenbach estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.
Situo[redakti | redakti fonton]
Nižné Ružbachy situas laŭ dekstra bordo de Poprad (rivero), laŭ ĉefvojo kaj fervojo Poprad-Stará Ľubovňa. La lasta urbo troviĝas je 10 km.
Historio[redakti | redakti fonton]
La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1287 en formo "Rauscenbach". Inter 1412-1772 la vilaĝo apartenis al grupo de la 16 hipotekitaj urboj al Pollando. Inter 1755 kaj 19-a jarcento muelejo por paperofarado funkciis. En 1828 oni komputis tie 120 domojn kaj 2 muelojn. Ĝis 1899 la oficiala hungara loknomo estis Alsó-Rusbach, poste ĝi ricevis plenan hungaran nomon pro la hungariga politiko. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Alsózúgó 714 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Szepes (reĝa departemento), al distrikto de Stará Ľubovňa, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 1927 la tuta vilaĝo bruldetruiĝis. En 2001 vivis en Nižné Ružbachy 635 homoj, (633 slovakoj).
Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]
- romkatolika gotika preĝejo omaĝe al Sankta Katerino el la 13-a jarcento, post jarcentoj barokiĝis
- klasikisma kastelo de 1800
- muelejo por paperofarado