Staškovce
| Staškovce | |
| hungare: Sztaskóc, nekonata lingvokodo: Сташківцї | |
| municipo | |
Vido al Staškovce
| |
| Oficiala nomo: Staškovce | |
| Lando | |
|---|---|
| Regiono | Regiono Prešov |
| Distrikto | Distrikto Stropkov |
| Historia regiono | Supra Hungarujo |
| Parto de | Zemplín |
| Montaro | Malaltaj Beskidoj |
| Rivero | Chotčianka |
| Situo | Staškovce |
| - alteco | 280 m s. m. |
| - koordinatoj | 49° 16′ 47″ N 21° 45′ 13″ O / 49.27972 °N, 21.75361 °O (mapo) |
| Areo | 8,45 km² (845 ha) |
| Loĝantaro | 255 (31.12.2011) |
| Denseco | 30,18 loĝ./km² |
| Unua skribmencio | 1414 |
| Horzono | MET (UTC+1) |
| - somera tempo | MET (UTC+2) |
| Poŝtkodo | 090 23 |
| Telefona antaŭkodo | +421-54 |
| Aŭtokodoj | SP |
| NUTS | 527823 |
|
Situo enkadre de Regiono Prešov
| |
| Retpaĝo: www.staskovce.ocu.sk | |
Staškovce (hungare Sztaskóc [staŝkOc], rutene Сташківцї [staŝkivcji]) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.
Situo
[redakti | redakti fonton]Staškovce situas sur mildaj deklivoj, laŭ traira flankovojo. Stropkov troviĝas je 14 km.
Historio
[redakti | redakti fonton]La vilaĝon fondis ŝoltiso kun ekloĝintoj kaj la unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1414. La unuaj loĝantoj estis rutenoj. En 1600 oni komputis tie 5 domojn kaj muelejon. En 1663 pro pesto multaj mortis. En 1715 9, en 1720 5 familioj pagis imposton. Iam germanoj alvenis, kaj apude fondis vilaĝeton Staskenhau. Baldaŭe en la praktiko estis 2 vilaĝoj kun hungaraj nomoj Kistavas kaj Nagytavas. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en la 2 vilaĝoj 103 + 176 homoj, (plejparte rutenoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Zemplén, al distrikto de Medzilaborce, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 1960 la 2 vilaĝoj unuiĝis. En 2001 vivis en Staškovce 281 homoj, (205 slovakoj, 59 rutenoj, 11 ciganoj).
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- grekokatolika novbaroka preĝejo omaĝe al Sankta Demetrio de 1903


