Spišská Stará Ves
Spišská Stará Ves | ||
hungare: Szepesófalu, germane: Altendorf, pole: Spiska Wies | ||
urbo | ||
Spišská Stará Ves
| ||
|
||
Oficiala nomo: Spišská Stará Ves | ||
Lando | Slovakio | |
---|---|---|
Regiono | Regiono Prešov | |
Distrikto | Distrikto Kežmarok | |
Historia regiono | Supra Hungarujo | |
Parto de | Spiŝo | |
Riveroj | Dunajec, Rieka | |
Situo | Spišská Stará Ves | |
- alteco | 505 m s. m. | |
- koordinatoj | 49° 23′ 01″ N 20° 21′ 46″ O / 49.38361 °N, 20.36278 °O (mapo) | |
Areo | 17,532 km² (1 753,2 ha) | |
Loĝantaro | 2 329 (31.12.2007) | |
Denseco | 132,84 loĝ./km² | |
Unua skribmencio | 1309 | |
Horzono | MET (UTC+1) | |
- somera tempo | MET (UTC+2) | |
Poŝtkodo | 061 01 | |
Telefona antaŭkodo | +421-52 | |
Aŭtokodoj | KK | |
NUTS | 523836 | |
Situo enkadre de Slovakio
| ||
Situo enkadre de Regiono Prešov
| ||
Vikimedia Komunejo: Spišská Stará Ves | ||
Retpaĝo: www.spisskastaraves.sk | ||
Portalo pri Slovakio | ||
Spišská Stará Ves, hungare Szepesófalu, germane Altendorf pole Spiska Wies) estas urbo en Slovakio, en Regiono Prešov, en Distrikto Kežmarok.
Situo
[redakti | redakti fonton]Spišská Stará Ves situas en valo de rojo fluanta al Dunajec, laŭ traira flankovojo, laŭ la pola-slovaka landlimo. Kežmarok troviĝas 37 km.
Historio
[redakti | redakti fonton]La urbo fondiĝis en 1308, kiu aperis en la hungaraj dokumentoj unuafoje en formo Antiqua Villa. Kiel limourbo, ĝi prosperis pro la komercado, sed la loĝantaro okupiĝis ankaŭ pri teksado. La urbo estis ankaŭ kampurbo kaj doganejo danke al Sigismondo la 1-a (Sankta Romia Imperio) en 1399. Husanoj bruligis la urbon en 1431 kaj poste 2 jarojn. Tie okazis pacopakto en 1474 inter Matiaso la 1-a kaj pola reĝo Kazimir. Okazis pesto en 1710, incendioj en 1712, 1746, 1760. En 1910 en la urbo loĝis 1244 da loĝantoj (682 slovakoj, 270 germanoj, 154 hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon ĝi apartenis al Hungario, al Szepes (reĝa departemento), kie ĝi estis administra centro de distrikto. Poste la urbo apartenis al Ĉeĥoslovakio, ekde 1993 al Slovakio. Ĝis 2008 la urbo estis limpasejo al Krakovo, poste ambaŭ landoj apartenas al zono de Schengen, sekve la limoj estas ĉie traireblaj.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- katolika preĝejo omaĝe al Ĉieliro de Dipatrino el la 14-a jarcento, en 1762 barokiĝis
- kastelo el la 18-a jarcento, en 1860 trakonstruiĝis al novklasikisma stilo
Famuloj
[redakti | redakti fonton]En la iama Szepesófalu naskiĝis hungara pentristo Nándor Katona.