Hôrka

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Koordinatoj: 49°01′13″N 20°23′45″E  /  49.02028°N, 20.39583°O / 49.02028; 20.39583 (Hôrka)
Hôrka
hungare: Lándzsásötfalu, germane: Horke
municipo
Oficiala nomo: Hôrka
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Prešov
Distrikto Distrikto Poprad
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Spiŝo
Parto(j)
Situo Hôrka
 - alteco 600 m s. m.
 - koordinatoj 49°01′13″N 20°23′45″E  /  49.02028°N, 20.39583°O / 49.02028; 20.39583 (Hôrka)
Areo 11,3060 km² (1 130,6 ha)
Loĝantaro 1 798 (31.12.2011)
Denseco 159,03 loĝ./km²
Unua skribmencio 1311
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 059 12
Telefona antaŭkodo +421-52
Aŭtokodoj PP
NUTS 523488
Situo enkadre de Slovakio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Slovakio
Situo en Regiono Prešov
ButtonRed.svg
Situo en Regiono Prešov
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Hôrka
Portal.svg Portalo pri Slovakio

Hôrka (hungare Lándzsásötfalu [lanĝaŝotfalu], germane Horke) estas unuigita vilaĝo kaj municipo en Slovakio.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Hôrka situas laŭ ĉefvojo Spišská Nová Ves-Poprad (same aŭtovojo kaj fervojo estas tre proksime). La lasta urbo troviĝas je 8 km.

Historio[redakti | redakti fonton]

Hôrka naskiĝis en la 19-a jarcento pro unuiĝo de jenaj 5 vilaĝoj:

Prímovce[redakti | redakti fonton]

La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1312 en latina formo "villa Primi", poste en 1399 en hungara formo "Primfalua". En 1787 47 vilaĝanoj loĝis en 8 domoj, en 1828 79 vilaĝanoj loĝis en 10 domoj. En 1796 la tutlanda geografia libro taksis la vilaĝon duaklasa. Foje la vilaĝo nomiĝis ankaŭ "Primóc". Baldaŭe Primfalu unuiĝis kun Horka.

Kišovce[redakti | redakti fonton]

La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1324 en hungara formo "Hisfalua". Longe oni minadis manganon. En 1787 192 vilaĝanoj loĝis en 38 domoj, en 1828 238 vilaĝanoj loĝis en 32 domoj. Baldaŭe Kisóc unuiĝis kun Horka.

Svätý Ondrej[redakti | redakti fonton]

La 3 loknomoj signifas: Sankta Andreo. Tiu vilaĝo estis loĝata jam dum la ŝtonepoko. La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1317 en latina formo "Sanctus Andreas", la hungara nomo "Zenthandras" aperis en 1382. En 1787 186 vilaĝanoj loĝis en 24 domoj, en 1828 148 vilaĝanoj loĝis en 20 domoj. Inter 1850-54 la vilaĝo estis distriktejo. La vilaĝo profitis el kuracfonto. Baldaŭe Szentandrás unuiĝis kun Horka.

Miklušovce[redakti | redakti fonton]

La 3 loknomoj signifas: Nikolao-vilaĝo. Ankaŭ tiu vilaĝo unuiĝis kun Horka.

Hôrka[redakti | redakti fonton]

La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1347 en hungara formo "Bosafalua". En 1787 78 vilaĝanoj loĝis en 12 domoj, en 1828 61 vilaĝanoj loĝis en 9 domoj. Baldaŭe la ceteraj vilaĝoj aliĝis al Horka, sed la nova hungara loknomo esprimas la kvinopon. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Lándzsásötfalu 368 homoj, (slovakoj en majoritato, poloj kaj ciganoj en minoritato). Ĝis Traktato de Trianon la unuigita komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Szepes (reĝa departemento), al distrikto de Spišská Sobota, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]