Radatice
Radatice, hungare Radácsszentimre [radAĉsentimre] estas malgranda unuigita vilaĝo en Slovakio, en Regiono Prešov, en Distrikto Prešov.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: 19 km²
- Supermara alteco: 284 m
- Loĝantaro: 740
- Poŝtkodo: 082 42
- Aŭtokodo:
- Telefonprefikso: 51
Situo
[redakti | redakti fonton]Radatice situas sur malebenaĵo en valo de rojo (Hernád fluas en la proksimeco), laŭ traira flankovojo. Prešov troviĝas 13 km-ojn.
Historio
[redakti | redakti fonton]Radács estis unue menciita en la jaro 1261 laŭ tiama ortografio "Radach", Sárosszentimre en 1332, kiel "Sanctus Emericus". En 1910 loĝis en Radács 404 homoj, en Sárosszentimre 246, (en ambaŭ slovakoj en majoritato). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Sáros (reĝa departemento), al distrikto de Eperjes, poste al Ĉeĥoslovakio, fine inter 1939-1945 kaj ekde 1993 al Slovakio. La vilaĝoj unuiĝis en 1964. En 2001 loĝis en Radatice 760 homoj, (752 slovakoj, 4 ĉeĥoj, unusola ruteno).
Vidindaĵo
[redakti | redakti fonton]- romkatolika preĝejo omaĝe al episkopo Sankta Marteno el la 13-a jarcento, post 5 jarcentoj plene trakonstruiĝis
Komunumoj pri Szentimre (= Sankta Emeriko) en Hungara reĝlando
[redakti | redakti fonton]Csíkszentimre | Görgényszentimre | Hegyközszentimre | Marosszentimre | Nyárádszentimre |
Pestszentimre | Radácsszentimre | Soltszentimre | Szentimrefalva | Tiszaszentimre |
Fonto
[redakti | redakti fonton]- Hungara Vikipedio