Bušovce

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bušovce
hungare: Busócz, germane: Bauschendorf
municipo
Oficiala nomo: Bušovce
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Prešov
Distrikto Distrikto Kežmarok
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Spiŝo
Najbaras kun Lechnica
Rivero Poprad
Situo Bušovce
 - alteco 592 m s. m.
 - koordinatoj 49° 13′ 07″ N 20° 29′ 02″ O / 49.21861 °N, 20.48389 °O / 49.21861; 20.48389 (mapo)
Areo 9,031277 km² (903,13 ha)
Loĝantaro 302 (31.12.2010)
Denseco 33,44 loĝ./km²
Unua skribmencio 1345
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 059 93
Telefona antaŭkodo +421-52
Aŭtokodoj KK
NUTS 523411
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Prešov
Situo enkadre de Regiono Prešov
Situo enkadre de Regiono Prešov
Vikimedia Komunejo: Bušovce
Retpaĝo: www.obecbusovce.sk
Portalo pri Slovakio

Bušovce, hungare Busóc [buŝOc], germane Bauschendorf estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.

Situo[redakti | redakti fonton]

Bušovce situas laŭ maldekstra bordo de Poprad (rivero), laŭ ĉefvojo kaj fervojo Poprad-Stará Ľubovňa. Kežmarok troviĝas je 12 km.

Historio[redakti | redakti fonton]

La loko estis loĝata jam dum la frua ŝtonepoko, neolitiko kaj bronzepoko. La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1345 en formo "Bussundorf". En 1787 589 vilaĝanoj loĝis en 81 domoj, en 1828 730 vilaĝanoj en 98 domoj. Ekde 1887 trajno trafikas apud la vilaĝo. Komence de la 20-a jarcento la vilaĝo ricevis novan loknomon "Busafalvára" pro la hungariga politiko, sed en 1907 ĝi revenis al la pli frua nomo pro protestado de la vilaĝanoj. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Busóc 441 homoj, (germanoj en majoritato, slovakoj en minoritato). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Szepes (reĝa departemento), al distrikto de Késmárk, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 en Bušovce loĝis 315 homoj (313 slovakoj).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]