Stakčín

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Stakčín
hungare: Takcsány
municipo
Ortodoksa templo en malnovrusa stilo en Stakčín
Oficiala nomo: Stakčín
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Prešov
Distrikto Distrikto Snina
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Zemplín
Montaro Bukovské vrchy
Riveroj
Situo Stakčín
 - alteco 260 m s. m.
 - koordinatoj 49° 00′ 11″ N 22° 13′ 45″ O / 49.00306 °N, 22.22917 °O / 49.00306; 22.22917 (mapo)
Areo 167,743 km² (16 774,3 ha)
Loĝantaro 2 374 (31.12.2004)
Denseco 14,15 loĝ./km²
Nacia parko Nacia parko Poloniny
Unua skribmencio 1567
Plej facila aliro al Starina akvorezervujo
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 067 61
Telefona antaŭkodo +421-57
Aŭtokodoj SV
NUTS 520829
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo en Regiono Prešov
Situo en Regiono Prešov
Situo en Regiono Prešov
Vikimedia Komunejo: Stakčín
Retpaĝo: www.stakcin.eu
Portalo pri Slovakio
Stacidomo Stakčín - la plej orienta stacidomo en Slovakio

Stakčín (hungare TakcsánySztakcsin) estas rutena vilaĝo en orienta Slovakio en distrikto Snina. Ĝi troviĝas en montaro Bukovské vrchy.

Priskribo de situo[redakti | redakti fonton]

Stakčín situas laŭ ĉefvojo Snina-Ubľa sub piedoj de 547 m alta monto. Origina teritorio de la vilaĝo disvastiĝas ĉe rojo Cirocha inter teritorioj de vilaĝo Starina kaj urbo Snina. Post la neniigo de 7 vilaĝoj (Starina, Dara, Ostrožnica, Zvala, Smolník, Veľká Poľana, Ruské) (pro la konstruado de la akvorezervujo - Starina) la teritorio de la vilaĝo pligrandiĝis je la teritorio de neniigitaj vilaĝoj kaj nun tuŝas ĝis slovak-pola landlimo (kun Pollando limas teritorioj de Ruské, Smolník, Zvala. Snina troviĝas 5 km for.

Akvaro[redakti | redakti fonton]

Tra vilaĝo fluas rojo Cirocha kaj kelkaj aliaj, kiuj enfluas en ĝi rekte en vilaĝo: Chotinka, Kolonička, Oľchovec.

Historio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo estis unue menciita en la jaro 1492. Origine ĝi apartenis al nobelara familio el Humenné, poste al aliaj nobelaraj familioj, laste al nobelara grafa familio Wenhaim. Ĝis Traktato de Trianon Takcsány apartenis al Hungara Reĝlando, al Zemplén (reĝa departemento), al distrikto de Snina, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Dum unua disfalo de Ĉeĥoslovakio en 1939 la hungara armeo okupis tiean limozonon loĝatan de ankaŭ rutenoj. Tiu loko estis parto de aŭtonomio rutena kune kun iama Karpata Ukrainio. Tio apartenis al Hungario ĝis apero de Ruĝa Armeo fine de 1944.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Naturprotekto[redakti | redakti fonton]

La vilaĝa teritorio troviĝas en Nacia parko Poloniny, kiu havas la sidlokon ĉi tie... La vilaĝo mem kuŝas en en ŝirma zono de la nacia parko. Sur la origina teritorio de vilaĝo kuŝas naturrezervejo Hrúnok. Sur aligitaj teritorioj de estintaj vilaĝoj troviĝas aliaj protektitaj areoj.