Medvedie
Medvedie | ||
hungare: Kismedvés, rutene: Медведже | ||
municipo | ||
Vido al Medvedie
| ||
|
||
Oficiala nomo: Medvedie | ||
Lando | Slovakio | |
---|---|---|
Regiono | Regiono Prešov | |
Distrikto | Distrikto Svidník | |
Historia regiono | Supra Hungarujo | |
Parto de | Ŝariŝo Makovica | |
Montaro | Malaltaj Beskidoj | |
Rivero | Hrišov potok | |
Situo | Medvedie | |
- alteco | 365 m s. m. | |
- koordinatoj | 49° 23′ 59″ N 21° 38′ 23″ O / 49.39972 °N, 21.63972 °O (mapo) | |
Areo | 5,05 km² (505 ha) | |
Loĝantaro | 50 (31.12.2011) | |
Denseco | 9,9 loĝ./km² | |
Unua skribmencio | 1572 | |
Horzono | MET (UTC+1) | |
- somera tempo | MET (UTC+2) | |
Poŝtkodo | 090 04 | |
Telefona antaŭkodo | +421-54 | |
Aŭtokodoj | SK | |
NUTS | 527556 | |
Situo enkadre de Slovakio
| ||
Situo enkadre de Regiono Prešov
| ||
Vikimedia Komunejo: Medvedie | ||
Retpaĝo: medvedie | ||
Portalo pri Slovakio |
Medvedie (hungare Kismedvés [kiŝmedvEŝ], rutene Медведже [medvedĵe]) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.
Situo
[redakti | redakti fonton]Medvedie situas en valo, laŭ flankovojoj. Svidník troviĝas je 16 km.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1572 en formo "Medveczya". La unuaj loĝantoj estis rutenoj. En 1787 131 vilaĝanoj loĝis en 19 domoj, en 1828 276 vilaĝanoj en 35 domoj. Ĝis 1899 la oficiala hungara loknomo estis Medvedze, poste ĝi ricevis hungaran nomon pro la hungariga politiko. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Kismedvés 168 homoj, (plejparte rutenoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Sáros, al distrikto de Svidník, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Medvedie 62 homoj, (40 slovakoj, 21 rutenoj).
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- grekokatolika preĝejo omaĝe al Sankta Demetrio de 1903