Veľopolie
Veľopolie | |
hungare: Szélesmező | |
municipo | |
Oficiala nomo: Veľopolie | |
Lando | Slovakio |
---|---|
Regiono | Regiono Prešov |
Distrikto | Distrikto Humenné |
Historia regiono | Supra Hungarujo |
Parto de | Zemplín |
Montaro | Malaltaj Beskidoj |
Rivero | Laborec |
Situo | Veľopolie |
- alteco | 179 m s. m. |
- koordinatoj | 48° 59′ 32″ N 21° 57′ 17″ O / 48.99222 °N, 21.95472 °O (mapo) |
Areo | 7,86 km² (786 ha) |
Loĝantaro | 351 (31.12.2011) |
Denseco | 44,66 loĝ./km² |
Orogenenezo montariĝo |
Laborecká vrchovina |
Unua skribmencio | 1430 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 067 31 |
Telefona antaŭkodo | +421-57 |
Aŭtokodoj | HE |
NUTS | 520977 |
Situo enkadre de Slovakio
| |
Situo enkadre de Regiono Prešov
| |
Vikimedia Komunejo: Veľopolie | |
Retpaĝo: www.velopolie.ocu.sk | |
Portalo pri Slovakio |
Veľopolie (hungare Szélesmező [sEleŝmezO]) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.
Situo
[redakti | redakti fonton]Veľopolie situas laŭ maldekstra bordo de Laborec, laŭ vojo kaj fervojo Medzilaborce-Humenné. La lasta urbo troviĝas je 8 km.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1430 laŭ hungara ortografio "Szélesmező" (=vasta kampo). En 1557 neniu pagis imposton ĉi tie. Ekde 1630 la loknomo slovake menciiĝis: "Weliepolia". En 1715 10 familioj pagis impostojn. En 1784 356 vilaĝanoj loĝis en 44 domoj, en 1828 380 vilaĝanoj en 47 domoj. En 1873 epidemio pri ĥolero okazis. Ĝis 1899 la oficiala hungara loknomo estis Valopolya, poste ĝi rericevis la originan hungaran nomon pro la hungariga politiko. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Szélesmező 221 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Zemplén, al distrikto de Humenné, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 1967 lernejo, en 1983 kulturdomo konstruiĝis. En 2001 vivis en Veľopolie 318 homoj (ĉiuj slovakoj).
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- romkatolika baroka preĝejo de 1701, en 1776 trakonstruiĝis kaj turo alkonstruiĝis, en 1970 renoviĝis