Plaveč (distrikto Stará Ľubovňa)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Plaveč
Plaveč
hungare: Palocsa, germane: Plautsch
municipo
Vido al Plaveč
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Prešov
Distrikto Distrikto Stará Ľubovňa
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Ŝariŝo
Memorindaĵo Plaveč burgo
Rivero Poprad
Situo Plaveč
 - alteco 501 m s. m.
 - koordinatoj 49° 15′ 40″ N 20° 50′ 30″ O / 49.26111 °N, 20.84167 °O / 49.26111; 20.84167 (mapo)
Areo 14,433049 km² (1 443,3 ha)
Loĝantaro 1 838 (31.12.2010)
Denseco 127,35 loĝ./km²
Unua skribmencio 1287
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 065 44
Telefona antaŭkodo +421-52
Aŭtokodoj SL
NUTS 526959
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Prešov
Situo enkadre de Regiono Prešov
Situo enkadre de Regiono Prešov
Vikimedia Komunejo: Plaveč
Retpaĝo: www.plavec.sk
Portalo pri Slovakio

Plaveč (hungare Palocsa [paloĉa], germane Plautsch [plaŭĉ]) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio. Ankaŭ du vilaĝetoj apartenas al la municipo.

Situo[redakti | redakti fonton]

Plaveč situas laŭ dekstra bordo de Poprad (rivero) ĉe riverokurbiĝo, laŭ fervojo kaj ĉefvojo Poprad-Prešov. Stará Ľubovňa troviĝas je 20 km.

Historio[redakti | redakti fonton]

Vilaĝo[redakti | redakti fonton]

La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1269 en formo "Plawnich". En 1456 kaj 1631 malgrandaj ribeloj okazis. En 1505 la vilaĝo iĝis kampurbo. En 1600 oni komputis 44 domojn, 2 nobeldomojn, lernejon, muelejon, templon, paroĥon kaj doganejon. En 1756 pro incendio la plena urbeto cindriĝis. En 1787 oni loĝis en 64 domoj, en 1828 en 130 domoj. En 1796 laŭ la tutlanda geografia libro taksis la vilaĝon duaklasa. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Palocsa 1177 homoj, (slovakoj en majoritato, hungaroj en minoritato). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Sáros, al distrikto de Héthárs, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 1945 pro la bataladoj multe da domoj detruiĝis, en 1948 inundo okazis. En 1957 kolĥozo formiĝis. Post unu jaro nova lernejo, en 1967 kulturdomo, en 1973 nova ponto, en 1988 sportejo konstruiĝis. En 2001 vivis en Plaveč 1830 homoj, (1817 slovakoj).

Burgo[redakti | redakti fonton]

Burgo ne konstruiĝis[1], sed estis konstruita aŭ oni konstruis ĝin en la 13-a jarcento, la apudaĵo iĝis doganprena loko. Inter 1433 kaj 1460, fine en 1474 la husanoj akiris ĝin. En 1707 la Habsburgoj vane sieĝis ĝin. En la 1830-aj jaroj ĝi iĝis burgo, kiu bruldetruiĝis en 1856.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • romkatolika gotika preĝejo el la 13-a jarcento, baldaŭe ne renesanciĝis, sed oni renesancigis ĝin, en 1730 ĝi ne barokiĝis, sed ĝi estis barokigita, poste trifoje ĝi estis renovigita
  • ruino de la burgo

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. kurzive estas skribitaj malĝustaj formoj de verboj, ĉar burgo ne povas konstrui sin mem

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Panoramo de Plaveč kun rivero Poprad
Panoramo de Plaveč kun rivero Poprad