Hrabovčík

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hrabovčík
hungare: Gyertyánpatak
municipo
Vido al Hrabovčík
Blazono
Oficiala nomo: Hrabovčík
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Prešov
Distrikto Distrikto Svidník
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Ŝariŝo
Montaro Malaltaj Beskidoj
Situo Hrabovčík
 - alteco 264 m s. m.
 - koordinatoj 49° 16′ 51″ N 21° 33′ 22″ O / 49.28083 °N, 21.55611 °O / 49.28083; 21.55611 (mapo)
Areo 7,1 km² (710 ha)
Loĝantaro 332 (31.12.2011)
Denseco 46,76 loĝ./km²
Orogenenezo
montariĝo
Ondavská vrchovina
Unua skribmencio 1548
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 090 41
Telefona antaŭkodo +421-54
Aŭtokodoj SK
NUTS 527319
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Prešov
Situo enkadre de Regiono Prešov
Situo enkadre de Regiono Prešov
Vikimedia Komunejo: Hrabovčík
Retpaĝo: www.hrabovcik.sk
Portalo pri Slovakio

Hrabovčík (hungare Gyertyánpatak [djertjAnpatak]) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.

Situo[redakti | redakti fonton]

Hrabovčík situas en valo, laŭ traira flankovojo. Svidník troviĝas je 3 km.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1548 en formo "Hrabochyk". La unuaj loĝantoj estis rutenoj. En 1787 299 loĝantoj vivis en 52 domoj, en 1828 475 vilaĝanoj en 63 domoj. Ĝis 1899 la oficiala hungara loknomo estis Hrabovcsik, poste ĝi ricevis hungaran nomon pro la hungariga politiko. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Gyertyánpatak 349 homoj, (plejparte rutenoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Sáros, al distrikto de Svidník, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Hrabovčík 329 homoj, (279 slovakoj, 29 rutenoj, 19 ukrainoj).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]