Spišské Podhradie
Spišské Podhradie | |
hungare: Szepesváralja, germane: Kirchdrauf | |
urbo | |
Spišské Podhradie kaj burgo
| |
|
|
Oficiala nomo: Spišské Podhradie | |
Lando | Slovakio |
---|---|
Regiono | Regiono Prešov |
Distrikto | Distrikto Levoča |
Historia regiono | Supra Hungarujo |
Parto de | Spiŝo |
Montaro | Levočské vrchy |
Najbaras kun | Studenec |
Memorindaĵoj | Spiŝa burgo, Spiŝa Kapitulo |
Riveroj | Vavrincov potok, Margecianka |
Situo | Spišské Podhradie |
- alteco | 430 m s. m. |
- koordinatoj | 48° 59′ 56″ N 20° 45′ 11″ O / 48.99889 °N, 20.75306 °O (mapo) |
Areo | 24,940 km² (2 494 ha) |
Loĝantaro | 3 826 (2006) |
Denseco | 153,41 loĝ./km² |
Orogenenezo montariĝo |
Branisko |
Unua skribmencio | 1249 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 053 XX |
Telefona antaŭkodo | +421-53 |
Aŭtokodoj | LE |
NUTS | 543578 |
Situo enkadre de Slovakio
| |
Situo en Regiono Prešov
| |
Vikimedia Komunejo: Spišské Podhradie | |
Retpaĝo: www.spisskepodhradie.sk | |
Portalo pri Slovakio | |
Spišské Podhradie, hungare Szepesváralja, germane Kirchdrauf, pole Podgrozdie estas urbo en Slovakio. La nomo signifas sub Spiša Subburgejo.
Historio
[redakti | redakti fonton]Burgo
[redakti | redakti fonton]La burgo konstruiĝis en 1113 jam antaŭ la tatara invado, kiu detruiĝis. La nun videbla fortikaĵo konstruiĝis en la 13-a j.c., kiu en la mezepoko estis departementejo. Karolo la 1-a okupis ĝin de Venceslao en 1304, sed en 1307 la ĉeĥoj, poste la husanoj en 1443 okupis ĝin. Ekde 1462 la fortikaĵo apartenis al familio Szapolyai (sapojai), ekde 1528 al Habsburgoj. Dum liberecbatalo de Francisko Rákóczi la 2-a la fortikaĵo ofte ŝanĝis posedanton. En 1780 la forlasita fortikaĵo pro fulmo forbruliĝis.
La urbo
[redakti | redakti fonton]Sub la burgo reĝo Géza la 2-a setligis saksojn jam antaŭ la tataroj, sed poste alvenis ankaŭ saksoj. La komunumo urbiĝis en. En 1412 Sigismondo la 1-a (Sankta Romia Imperio) hipotekis 16 urbojn al Pollando ĝis 1772. La 16 hipotekitaj urboj hungare, poste slovake (la nuntempaj slovakaj loknomoj jam ne ĉiuj estas urboj):
Duránd | Felka | Gnézda | Igló |
Leibic | Ólubló | Mateóc | Ménhárd |
Nagyőr | Podolin | Poprád | Ruszkin |
Szepesbéla | Szepesolaszi | Szepesszombat | Szepesváralja |
Tvarožná | Veľká | Hniezdne | Spišská Nová Ves |
Ľubica | Stará Ľubovňa | Matejovce | Vrbov |
Strážky | Podolínec | Poprad | Ruskinovce |
Spišská Belá | Spišské Vlachy | Spišská Sobota | Spišské Podhradie |
En 1453 la urbo ricevis foirorajton. Incendioj okazis en 1856 kaj en 1862. Fine de la 19-a j.c. la fervojo atingis la urbon. En 1910 loĝis en la urbo 3129 da homoj (1832 slovakoj, 713 germanoj kaj 566 hungaroj). Ĝis 1919 la urbo apartenis al Szepes (reĝa departemento), kie estis distriktejo, poste al Ĉeĥoslovakio. En 1946 la germanoj estis deportitaj.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- ne apartenas al la urbo, tamen estas tre proksime la fortikaĵo sur 614 m-ojn alta montopinto, tiutempe estis la plej granda hungara fortikaĵo
- sur proksima monteno estis tie alia fortikaĵo
- katolika preĝejo omaĝe al Beata Dameto el la 13-a j.c.
- renesanca urbodomo el 1546
- templo kaj klostro omaĝe al Dia Sankta Johano el 1327
- luterana preĝejo el 1808
- proksime al la urbo kapelo kaj pilgrimejo 1675
- proksime al la urbo kapelo omaĝe al Bapta Sankta Johano el 1776
- sinagogo
Famuloj
[redakti | redakti fonton]- en la fortikaĵo naskiĝis en 1487 János Szapolyai, kiu iĝis hungara reĝo kiel Johano la 1-a (Hungario)
- en la proksimeco naskiĝis fama hungara bestkuracisto Ferenc Hutÿra
- en la iama Szepesváralja naskiĝis:
- germana-hungara advokato János Földy
- hungara advokato Miksa Léderer
- hungara arkitekto Guidó Hoepfner
- hungara bankisto Imre Fest
- hungara filologo Sándor Fest
- hungara luterana pastro Vilmos Händel
- hungara pentristo Tibor Csorba
- hungara skulptisto Elek Lux
- en la iama Szepesváralja mortis:
- hungara luterana episkopo István Xylander
- hungara katolika episkopo Imre Pongrácz
- en la proksimeco mortis hungara kanoniko Sándor Máriássy