Ferenc Hutÿra

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Ferenc Hutÿra [hutira], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Hutÿra Ferenc estis fama hungara bestkuracisto, patologo, profesoro, membro de Hungara Scienca Akademio (korespondanta en 1910, ordinara en 1921, honora en 1934).

Ferenc Hutÿra [1] naskiĝis la 6-an de septembro 1860 en Hungara reĝlando, en Szepeshely-Zsibra (nuntempa Spišské Podhradie en Slovakio). Li mortis la 21-an de decembro 1934 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ferenc Hutÿra frekventis universitaton en Budapeŝto inter 1878-1883, poste li samloke eklaboris. Baldaŭe li studvojaĝis al okcidenta Eŭropo. Hejmenveninta li iĝis jam ordinara universitata instruisto. En 1899 li estis la unua rektoro de la ĵus fondita bestkuracista ĉeflernejo en Budapeŝto. En 1917 li ricevis la titolon nobelo. En 1933 li emeritiĝis. Li ricevis enlandajn kaj eksterlandajn premiojn.

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • A háziállatok fertőző betegségeinek oktana, (1888)
  • Állatorvosi belgyógyászat I–III (1894–1898) (kun József Marek) - tradukita al 11 lingvoj
  • Vaccination contre l'anthrax et la rouget des porcs, (1893)
  • Spezielle Pathologie und Therapie der Haustiere, (1905)
  • A keleti marhavész, (1915)
  • Állatorvosi belgyógyászat, (1923)
  • Spezielle Pathologie und Therapie der Haustiere I–II (1938) (Kun József Marek kaj Rezső Manninger)

Fontoj[redakti | redakti fonton]