József Marek

El Vikipedio, la libera enciklopedio

József MAREK [jOĵef], laŭ hungarlingve kutima nomordo Marek József estis hungara bestokuracisto, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1938).

Busto de József Marek

József Marek [1] naskiĝis la 18-an de marto 1868 en Hungara reĝlando en Alsószerdahely (nuntempa Dolná Streda en Slovakio). Li mortis la 7-an de septembro 1952 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

József Marek ricevis diplomon en Veterinara Akademio de Budapeŝto en 1892, kie li lernis ĉefe de Ferenc Hutÿra. Komence li kuracis bestojn en Vágújhely, poste en 1897 li ekinstruis en la bestkuracista akademio, sed li plulernis ankaŭ en Berno kaj Vieno. Ankaŭ en la akademio (jam altrangigita altlernejo) li laboris kun Hutÿra. Marek kreis diversajn ilojn por kuraci diversajn hejmbestojn. Baldaŭe speciala malsano estis nomita Marek-malsano. En 1935 la akademio perdis la memstarecon, tial Marek retiriĝis. Iom pli frue li iĝis senatano. Li ricevis premion Kossuthn en 1949, aliajn premiojn jam en 1916, 1931, 1936, fine postmortan premion en 2007.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Állatorvosi belgyógyászat I–III (1894–1898) (kun Ferenc Hutÿra) - tradukita al 11 lingvoj
  • Klinikai diagnosztika (1902)
  • Über die Digitalistherapie (1915)
  • A lovak fertőző kevésvérűsége (1921)
  • Spezielle Pathologie und Therapie der Haustiere I–II (1938) (Kun Ferenc Hutÿra kaj Rezső Manninger)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]