Dolná Streda

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Dolná Streda, hungare Alsószerdahely estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Trnava, en Distrikto Galanta. Ĝis 1899 la oficiala hungara nomo estis Vág-Szerdahely.

Dolná Streda situas en la plej griza regiono

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ dekstra bordo de Váh, inter la rivero kaj aŭtoŝoseo. Sereď troviĝas nur 3 km-ojn for.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1283. Tiam la kampoj apartenis al ĉefepikopejo de Esztergom. En 1312 preskaŭreĝo Mateo Csák (ĉAk) bruldetruis la vilaĝon. La sama okazis en 1553 fare de turkoj. En 1571 la vilaĝo iĝis kampurbo kaj ankaŭ biencentro de la eklezio. En 1910 loĝis tie 1478 da homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis 1919 la vilaĝo apartenis al Pozsony (reĝa departemento), al distrikto de Galanta, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1944 la vilaĝo apartenis al la sendependa Slovakio. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis tie 1304 da homoj, (1227 slovakoj, 46 ciganoj, 15 hungaroj, 12 ĉeĥoj).

Vidindaĵo[redakti | redakti fonton]

Famuloj[redakti | redakti fonton]

En la vilaĝo (tiam nomata Vág-Szerdahely) naskiĝis hungara bestkuracisto József Marek.