Pozsony (historia departemento)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Pozsony (reĝa departemento))

Pozsony (poĵonj) estis historia reĝa departemento en nord-okcidenta parto de la Hungara Reĝlando, slovake: Bratislava zupa, germane Komitat Pressburg.

Hungara reĝlando kun Kroatio, loko de departemento Pozsony
Fortikaĵo de la departementejo
La departementeja fortikaĵo en la 16-a j.c.
Fortikaĵo de Dévény/Devin

Demografio[redakti | redakti fonton]

Laŭ la censo de 1880

Laŭ la censo de 1910

Administracio[redakti | redakti fonton]

Estis 7 distriktoj, ties nomoj estas la samaj, ol la distriktejoj:

Krome estis 3 konsilantrajtaj urboj:

La departemento situis sur ebenaĵo laŭ la Danubo, estas montoj nur nord-okcidente: Malgrandaj Karpatoj. Estas aliaj riveroj Morva, kies bordo estis ankaŭ landolimo, fine Vah. La Danubo ĉe Dévény/Devin fluas en la Karpat-basenon.

En 907 ĉe Pozsony en granda batalo la hungaroj venkis la frankojn, la hungaroj akiris pliajn okcidentajn regionojn. Stefano la 1-a (Hungario) formis departementon komence de la 11-a j.c. En 1051 la departementejo sukcese kontraŭstaris la germanan sieĝon. Laŭ la legendo figuro Kund la Subakvisto dronis la germanajn ŝipojn. La turkoj okupis la plej nordan parton, dume Pozsony estis la hungara ĉefurbo. Armeo de Napoleono taksis la ĉefurbon neokupitebla kaj direktis vojon pli suden. Ekde la 19-a j.c. la slovakoj strebis pri sendependeco, unue lingve kun Ŝtur. Samtempe tie okazis la hungara reforma erao ĝis la revolucio en 1848. Post 1 jaron laŭ Vah okazis batalserio, kie fine la hungaroj ne povas forpuŝi la aŭstrojn. En 1918 la ĉeĥoslovakia armeo okupis la regionon kaj ekde 1920 apartenas al Ĉeĥoslovakio, (escepte tre malgrandan parton), fine al Slovakio ekde 1993. Dume inter 1938-1945 laŭ Packontrakto de Vieno la sud-orienta parto revenis al Hungario, la cetera parto aliĝis al Slovakio. La disiĝo tiel okazis, ke tiuj komunumoj, kie estis hungara plimulto, aldoniĝis al Hungario. Post 1945 la hugaroj estis persekutitaj laŭ dekretoj de Edvard BENEŠ (beneŝ).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]