Lika-Krbava (historia departemento)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Departemento Lika-Krbava)

Lika-Krbava estis historia reĝa departemento en la suda parto de la Hungara Reĝlando, pli precize en Kroatio-Slavonio, kroate: Ličko-krbavska županija.

Hungara reĝlando kun Kroatio, loko de departemento Lika-Krbava
Fortikaĵo de Zengg
Havenurbo Zengg
Lagaro Plitvice

Demografio[redakti | redakti fonton]

Laŭ la censo de 1910

Administracio[redakti | redakti fonton]

Estis 9 distriktoj, ties nomoj kaj departementejoj samas:

La departemento estis apudmara kaj montara regiono.

En 1091 Ladislao la 1-a iĝis ne nur hungara, sed ankaŭ kroata reĝo. Poste formiĝis ankaŭ la departemento. La ĉiama hungara reĝo respondecis ankaŭ pri Kroatio. En 1526 la hungara armeo malvenkis de la turkoj en Mohács. Sekve grandajn partojn de ambaŭ landoj la turkoj okupis. Dume Respubliko Venezio sopiris la marbordon. La Habsburgoj are venigis serbojn en la militan zonon. Ili ne pagis imposton, sed defendis la landon. Ilia nombro superis eĉ la kroatojn. En 1848 la kroatoj strebis pri Unio al Dalmatio, kie vivis kroatoj. La Habsburgoj ne plenumis la postulon.

Post 1918 la departemento apartenis al SHS (Serba-Kroata-Slovena Reĝlando), poste al Jugoslavio. Dume dum la Dua Mondmilito ĝi apartenis al Kroatio. Ekde 1991 ĝi denove apartenas al Kroatio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]