Donji Lapac

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Donji Lapac troviĝas en la plej malhela parto

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Donji Lapac, hungare: Alsólapac estas vilaĝo kaj municipo en Kroatio. Donji kaj alsó signifas: suba. Ankoraŭ 21 komunumoj apartenas al la municipo.

Situo[redakti | redakti fonton]

Donji Lapac situas sur malebenaĵo, laŭ ĉefvojo Zagrebo-suda Kroatio.

Historio[redakti | redakti fonton]

Inter 1102-1918 la loko apatenis al Persona unio de hungaroj kaj kroatoj. Post la mezepoko Donji Lapac situis en fronto de Osmana Imperio kaj Habsburga Imperio. Ĝis Traktato de Trianon Donji Lapac apartenis al Habsburga Imperio, al Hungara reĝlando, al Lika-Krbava, kie distriktejo estis, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, ekde 1929 al Jugoslavio, fine ekde 1991 al Kroatio. Dum disfalo de Jugoslavio la tuta regiono estis batalejo. La fakta kontrolado okazis ekde 1995.