Bereg
Bereg estis historia reĝa departemento en nord-orienta parto de la Hungara Reĝlando, germane: Komitat Berg. Hodiaŭ granda parto apartenas al Ukrainio, la malgranda al Hungario.
- Departementejo: Beregszász
- Areo: 3786 km²
- Loĝantaro: 236.611 en 1910
Demografio
[redakti | redakti fonton]Laŭ la censo de 1880
- 66 910 (43,7%) hungaroj
- 8 975 (5,9%) germanoj
- 960 (0,6%) slovakoj
- 75 751 (49,4%) rutenoj
- 651 (0,4%) ceteraj.
Laŭ la censo de 1910
- 113 090 (47,8%) hungaroj
- 20 722 (8,8%) germanoj
- 1 123 (0,5%) slovakoj
- 100 918 (42,7%) rutenoj
- 758 (0,3%) ceteraj.
Administracio
[redakti | redakti fonton]Estis 7 distriktoj, ties nomoj estas la samaj, ol la distriktejoj:
- Alsóverecke
- Felvidék, escepte distriktejo: Ilosva
- Latorca, escepte distriktejo: Ilosva
- Mezőkaszony
- Munkács, samtempe departementejo kaj konsilantrajta urbo
- Szolyva
- Tiszahát, escepte distriktejo: Beregszász, samtempe konsilantrajta urbo
La departemento situis sude sur ebenaĵo, norde estis montoj de Karpatoj. Norde la Karpatoj estis landolimo kaj samtempe akvodislimo. Estis rivero Tiso.
En 895 tie alvenis la hungaroj en la Karpat-basenon. Ili trovis rutenojn kaj trovis la lokon konvena por loĝadi. La turkoj ne povis okupi la regionon. Ekde tiu epoko la departemento kune kun precipe najbaraj departementoj nomiĝis latine Partium, kiu estis landopartoj, kiuj aldoniĝis al Transilvanio. Dum liberecbatalo de Rákóczi la departemento estis dorso de la bataloj, trans Karpatoj alvenis helpoj de poloj kaj rusoj. Pro la forta apogo la rutenoj nomiĝas la plej fidela popolo. Fama kamparana apoganto kaj militisto de Rákóczi estis Tamás Esze, kiu venis el Tarpa. En la unua mondmilito precipe trans la Karpatoj estis grandaj bataloj, dum atako de Brusilov la rusoj atingis Tison, sed la kontraŭatako estis sukcesa.
En 1918 la ĉeĥoslovakia armeo okupis la departementon kaj ekde 1920 apartenis al Ĉeĥoslovakio, (escepte malgrandan parton, kiu restis hungara). La hungara parto unue estriĝis el Tarpa, poste aldoniĝis al la najbara departemento. Ĉeĥoslovakio ricevis kondiĉon, ili devis aranĝi autonomion precipe el Partium, kiun ili ne faris. En 1938 laŭ Packontrakto de Vieno la suda parto revenis al Hungario, la cetera parto iĝis dum 100 tagoj sendependa ŝtato. La disiĝo tiel okazis, ke tiuj komunumoj, kie estis hungara plimulto, aldoniĝis al Hungario. En 1939 la hungara armeo okupis la 100-tagan respublikon kaj ne metis ĝin al la hungaraj departementoj, sed formis aŭtonomion. En 1942 la hungaroj kolektis la judojn, kiuj vivis tie grandnombre, kaj sendis ilin al Auswitz. La sama okazis ankaŭ en la tiutempe sendependa Slovakio. En 1944 kontraŭ Ruĝa Armeo la hugaroj formis defendan zonon laŭ la Karpatoj (Árpád-linio). Tiu komence sukcese kontraŭstaris, sed dume Rumanio forlasis la faŝistan aliancon kaj helpe de Sovetunio el sudo okupis la departementon. La teritorio aldoniĝis al Sovetunio. La hungareco estis draste persekutitaj, are kiel pli frue la judoj, estis kolektitaj kaj senditaj al Siberio. Tiu manovro nomiĝis malenkij robot (malgranda laboro). Post jaroj alvenis nur eta parto.
En 1991 Ukraino sendependiĝis kaj heredis la iaman ĉeĥoslovakian parton de la departemento.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Censo de Hungario en 1880 (hungare)
- Censo de la Aŭstra-Hungara Monarĥio en 1910 (hungare, angle kaj germane) Arkivigite je 2014-10-06 per la retarkivo Wayback Machine
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]
|