Vozokany (distrikto Galanta)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Vozokany

Vozokany, hungare Pozsonyvezekény estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Trnava, en Distrikto Galanta. Laŭ la vilaĝnomo oni supozas, ke la turka nomo bezeken signifas tion, ke kun la hungaroj alvenis turkoj loĝantaj tie.

Vozokany situas en la plej griza regiono

Situo[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ rojo, laŭ traira flankovojo. Galanta troviĝas 11 km-ojn for.

Historio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo estis loĝata dum la neolitiko, bronzepoko kaj ferepoko. En la 7-a jarcento slavoj alvenis. La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1240 en formo "Vezekyn". En 1910 loĝis tie 973 da homoj, (plejparte hungaroj). Ĝis 1919 la vilaĝo apartenis al Pozsony (reĝa departemento), al distrikto de Galánta, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1944 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 1949kolĥozo formiĝis. En 2001 loĝis tie 1114 da homoj, (925 hungaroj, 180 slovakoj).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]