Čenkovce

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Čenkovce, hungare Csenke estas malgranda vilaĝo en Slovakio en regiono Trnava, en distrikto Dunajská Streda.

Situo[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj. Šamorín troviĝas 13 km-ojn for.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio devenis el 1240 en formo Chenekel. Ekde tiam ĝis fine de la 19-a jarcento la kampoj apartenis al familio Csenkey (ĉenkei). En 1910 loĝis en la vilaĝo 332 da homoj, (plejparte hungaroj). Ĝis 1919 la vilaĝo apartenis al Pozsony, al distrikto de Somorja. Ekde 1920 ĝi apartenis al Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš ĝis 1948. Inter 1960-1990 la vilaĝo perdis la memstarecon kaj apartenis al Zlaté Klasy, kiu konsistis el 3 etvilaĝoj. En 2001 loĝis en la vilaĝo 814 da homoj, (740 hungaroj, 67 slovakoj).