Kútniky

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kútniky, hungare Hegyéte estas vilaĝo en Slovakio en regiono Trnava, en distrikto Dunajská Streda.

Situo[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Komárno-Bratislavo. Dunajská Streda troviĝas 4 km-ojn for.

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum la frua historio estis tie apude diversaj vilaĝoj, el kiu Hegybeneéte estis menciita en 1380. Tiu vilaĝo havis 192, la apuda Töbörété 165 homoj, (en ambaŭ plejparte hungaroj). Ekde 1920 ili apartenis al Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 ili rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. En 1940 tiuj vilaĝoj unuiĝis kaj naskiĝis Hegyéte. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš ĝis 1948. En 2001 loĝis en la vilaĝo 932 homoj, (815 hungaroj, 99 slovakoj).