Radošovce (distrikto Skalica)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Radošovce
Radošovce
hungare: Felsőrados, germane: Radoschowitz
municipo
Preĝejo en Radošovce
Oficiala nomo: Radošovce
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Trnava
Distrikto Distrikto Skalica
Historiaj regionoj Grandmoravia imperio, Supra Hungarujo
Parto de Záhorie
Rivero Chvojnica
Situo Radošovce
 - alteco 215 m s. m.
 - koordinatoj 48° 46′ 20″ N 17° 16′ 48″ O / 48.77222 °N, 17.28000 °O / 48.77222; 17.28000 (mapo)
Areo 26,6 km² (2 660 ha)
Loĝantaro 1 804 (31.12.2011)
Denseco 67,82 loĝ./km²
Unua skribmencio 1473
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 908 63
Telefona antaŭkodo +421-34
Aŭtokodoj SI
NUTS 504742
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Trnava
Situo enkadre de Regiono Trnava
Situo enkadre de Regiono Trnava
Vikimedia Komunejo: Radošovce, Skalica District
Retpaĝo: www.radosovce.sk
Portalo pri Slovakio

Radošovce (hungare Felsőrados) estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Trnava, en Distrikto Skalica.

Situo[redakti | redakti fonton]

Radošovce situas ĉe kunfluejo de 2 rojoj laŭ ĉefvojo inter Holíč-Skalica. La lasta urbo troviĝas je 10 km.

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1429 la husanoj detruis la tiaman vilaĝon. Pri la rekonstruita vilaĝo la unua skriba mencio okazis en 1473 en formo "Rassich", kiu iĝis kampurbo en 1554. La tuta urbeto cindriĝis en 1560. En 1830 sinagogo konstruiĝis. Ĝis 1899 la oficiala hungara loknomo estis "Radosóc", poste pro la hungariga politiko la vilaĝo ricevis hungaran nomon. En 1910 laŭ la popolnombrado loĝis en Felsőrados 783 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Nyitra (reĝa departemento), al distrikto de Skalica, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Radošovce 1800 homoj, (1781 slovakoj).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]