Topoľníky

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Topoľníky, hungare Nyárasd estas vilaĝo en Slovakio en regiono Trnava, en distrikto Dunajská Streda. La historia slovaka vilaĝonomo estis Nárazd.

Situo[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ dekstra bordo de Malgranda Danubo, laŭ flankovojoj. Dunajská Streda troviĝas 13 km-ojn for.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio devenis el 1113. Poste formiĝis 2 apudaj vilaĝoj: Supra kaj Suba Nyárasd (njAraŝd). Supra Nyárasd naskiĝis en la 13-a jarcento. La unua mencio devenis el 1451. Suba Nyárasd En 1434 apartenis al fora fortikaĵo, poste al familio Pálffy (pAlfi). Grava bienocentro funkciis tie, la fiŝo estis grava varo. Ekde 1796 la komunumo iĝis opidumo kun foirorajto. 2 bataloj okazis en 1849 inter la hungaroj kaj Habsburgoj. Dum la historio okazis inundoj, tial la vilaĝo iomete estas for de la riverobranĉo. Ĝis 1919 la komunumoj apartenis al Pozsony, al distrikto de Dunajská Streda. Ekde 1920 ĝi apartenis al Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. En 1940 Supra kaj Suba Nyárasd unuiĝis. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš ĝis 1948. En 2001 loĝis en la vilaĝo 3015 da homoj, (2805 hungaroj, 158 slovakoj).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]