Jablonica

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Jablonica, germane Jablonitz, hungare Jablánc estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Trnava, en Distrikto Senica.

Jablonica situas en la plej griza regiono

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Jablonica situas laŭ ĉefvojo Senica-Trnava, fervojaj kontaktoj estas al Brezová pod Bradlom, Trnava kaj Senica. La lasta urbo troviĝas je 9 km-oj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Post fondiĝo de Hungara reĝlando la loko apartenis al limgarda zono. En 1116 Stefano la 2-a tie venkis la ĉeĥojn. La unua skriba mencio okazis pri la vilaĝo en 1262 en latina formo "villa Jobluncha". En 1621 kaj post 2 jaroj Gabrielo Bethlen, en 1663 la turkoj disrabis la vilaĝon. En 1687 Emeriko Thököly okupis la vilaĝon kaj en 1704 Francisko Rákóczi la 2-a tie venkis la Habsburgojn. En 1866 pro ĥolero multaj mortis. En la 19-a jarcento la komunumo havis la rangon kampurbo. En 1910 laŭ la popolnombrado loĝis en Jablánc 2195 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Nyitra (reĝa departemento), al distrikto de Szenice, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Jablonica 2261 homoj, (2179 slovakoj).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Hungara Vikipedio