Janíky

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Janíky, hungare Jányok estas malgranda vilaĝo en Slovakio en regiono Trnava, en distrikto Dunajská Streda.

Situo[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ dekstra bordo de Malgranda Danubo, laŭ traira flankovojo. Šamorín troviĝas 16 km-ojn for.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio devenis el 1287 en formo Jobagio castri de Janok. Dum la historio formiĝis 2 apudaj vilaĝoj Supra Jányok kaj Suba Jányok. Supra Jányok menciiĝas unue en 1311 en formo Ianyk Superiori. En 1910 loĝis en Suba Jányok 259 da homoj, en Supra Jányok 244 da homoj, en ambaŭ plejparte hungaroj. Ĝis 1919 la vilaĝoj apartenis al Pozsony, al distrikto de Somorja. Ekde 1920 ili apartenis al Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝoj rehungariĝis kaj en 1940 unuiĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš ĝis 1948. En 2001 loĝis en la vilaĝo 782 da homoj, (706 hungaroj, 71 slovakoj).

Vidindaĵo[redakti | redakti fonton]