Kostolné Kračany

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kostolné Kračany, hungare Egyházkarcsa estas vilaĝo en Slovakio en regiono Trnava, en distrikto Dunajská Streda. 5 apudaj "Karcsa"-j apartenas al la vilaĝo.

Situo[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj. Dunajská Streda troviĝas 5 km-ojn for.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio devenis el 1215 en formo Corcha. Tiam en la ĉirkaŭaĵo estis pluraj setlejoj, kiuj uzis unusolan preĝejon tie ĉi. Ili estis en la 14-a jarcento Egyházaskarcha (1351), Remegkarcha (1355), Diákkarcha (1357), Barthalkarcha (1377) Lászlókarcha (1377) és Lucakarcha (1467). En 1561 la loĝantoj iĝis kalvinanoj, la katolika eklezio refondiĝis en 1729. En la 19-a jarcento estis jam 10 komunumoj Karcsa: Amade Karcsa, Pinke Kartsa, Morótz Karcsa, Göntzöl Karcsa, Kultsár Karcsa, Etre Karcsa, Király fia Karcsa, Domárd Karcsa, Erdõhát Karcsa, Solymos Karcsa.

En 1910 loĝis en la vilaĝoj plejparte hungaroj. Ĝis 1919 la vilaĝoj apartenis al Pozsony, al distrikto de Dunaszerdahely. Ekde 1920 ĝi apartenis al Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš ĝis 1948. En 2001 loĝis en la vilaĝo 1162 da homoj, (1078 hungaroj, 64 slovakoj). Apud la vilaĝo industria zono troviĝas.

Vidindaĵo[redakti | redakti fonton]