Orechová Potôň

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Koordinatoj: 48°01′06″N 17°32′09″E  /  48.01833°N, 17.53583°O / 48.01833; 17.53583 (Orechová Potôň)
Orechová Potôň
hungare: Diósförgepatony
municipo
Erb Orechova Poton.jpg
Blazono
Oficiala nomo: Orechová Potôň
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Trnava
Distrikto Distrikto Dunajská Streda
Historia regiono Supra Hungarujo
Situo Orechová Potôň
 - alteco 118 m s. m.
 - koordinatoj 48°01′06″N 17°32′09″E  /  48.01833°N, 17.53583°O / 48.01833; 17.53583 (Orechová Potôň)
Areo 21,068 km² (2 106,8 ha)
Loĝantaro 1 732 (31.12.2008)
Denseco 82,21 loĝ./km²
Unua skribmencio 1250
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 930 02
Telefona antaŭkodo +421-31
Aŭtokodoj DS
NUTS 501859
Veturejo Slovakiaring
Situo enkadre de Slovakio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Trnava
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Regiono Trnava
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Orechová Potôň
Retpaĝo: www.orechovapoton.sk
Portal.svg Portalo pri Slovakio

Orechová Potôň (hungare Diósförgepatony) estas vilaĝo en Slovakio en regiono Trnava, en distrikto Dunajská Streda. Apud la municipo estis de septembro de 2008 ĝis oktobro de 2009 konstruita motorisma veturejo kun nomo Slovakiaring.

Situo[redakti | redakti fonton]

la vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj, laŭ fervojo Komárno-Bratislavo. Dunajská Streda troviĝas 6 km.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio devenis el 1397 en formo Gyospothon. Familio Pálffy (pAlfi) havis la kampojn ekde 1599. Poste la loĝantoj iĝis kalvinanoj. Dum liberecbatalo de Francisko Rákóczi la 2-a la najbaraj etvilaĝoj detruiĝis, la loĝantoj translokiĝis tien. En 1850 2 najbaraj vilaĝoj Dióspatony kaj Förgepatony unuiĝis. Kalvinanaj lernejo en 1866, preĝejo en 1870 konstruiĝis. La fervojo atingis la vilaĝon en 1895. En 1910 loĝis en la vilaĝo 769 da homoj, plejparte hungaroj. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Pozsony (reĝa departemento), al distrikto de Dunajská Streda, poste al Ĉeĥoslovakio.

Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito parto de la hungaroj estis deportitaj, la restaĵo iĝis senrajta laŭ Dekretoj de Beneš ĝis 1948. En 2001 loĝis tie 1671 da homoj (1573 hungaroj, 99 slovakoj).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ĝemelvilaĝoj[redakti | redakti fonton]