Povoda

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Povoda, hungare Pódatejed estas malgranda vilaĝo en Slovakio en regiono Trnava, en distrikto Dunajská Streda.

Situo[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj, ĉefvojo Bratislavo-Komárno preteriras. Dunajská Streda troviĝas 3 km-ojn for.

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum la historio fondiĝis apude diversaj vilaĝoj. En 1910 loĝis en Pódafa 205, en Lidértejed 285, en Csenkeszfa (ĉenkesfa) 99 da homoj, (plejparte hungaroj). Ĝis 1919 la vilaĝoj apartenis al Pozsony, al distrikto de Dunajská Streda. Ekde 1920 ĝi apartenis al Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. En 1940 la menciitaj vilaĝoj unuiĝis kaj formis novan komunumon Pódatejed. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš ĝis 1948. En 2001 loĝis en la vilaĝo 762 da homoj, (599 hungaroj, 139 slovakoj).