Matúškovo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Matúškovo, hungare Taksonyfalva estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Trnava, en Distrikto Galanta. La hungara nomo estis nur Taksony ĝis 1899. La historia slovaka nomo estis Takšony.

Matúškovo situas en la plej griza regiono

Situo[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo, fervoja stacidomo de Galanta estas komune uzata. Galanta troviĝas 2 km-ojn for kaj preskaŭ kontaktiĝas kun Matúškovo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1138 en formo "Tocsun". En 1910 loĝis tie 1845 da homoj, (plejparte hungaroj). Ĝis 1919 la vilaĝo apartenis al Pozsony (reĝa departemento), al distrikto de Galánta, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1944 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. Inter 1971-1990 la vilaĝo aliĝis al Galanta. Ĝis 1990 hungarlingva bazlernejo funkciis. En 2001 loĝis tie 1880 da homoj, (1205 hungaroj, 669 slovakoj).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Famuloj[redakti | redakti fonton]

En la iama Taksonyfalva naskiĝis hungara episkopo Nándor Bosák.