Padáň

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Padáň, hungare Padány estas malgranda vilaĝo en Slovakio en regiono Trnava, en distrikto Dunajská Streda.

Situo[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj. Dunajská Streda troviĝas 11 km-ojn for.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio devenis el 1256 en formo Padan. Tiam peĉenegoj loĝis tie, la kampoj apartenis al fortikaĵo de Pozsony. Kontraŭ la turkoj la loĝantoj konstruis remparon ĉe la marĉa kamparo. Tiutempe ili iĝis kalvinanoj. Incendioj okazis en 1884 kaj 1905. En 1910 loĝis en la vilaĝo 637 da homoj, (plejparte hungaroj). Ĝis 1919 la vilaĝo apartenis al Pozsony, al distrikto de Dunaszerdahely. Ekde 1920 ĝi apartenis al Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš ĝis 1948. En 2001 loĝis en la vilaĝo 863 da homoj, (815 hungaroj, 45 slovakoj).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Famuloj[redakti | redakti fonton]

En la iama Padány naskiĝis hungara episkopo Márton Bíró.