Márton Bíró

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Márton Bíró
Persona informo
Naskiĝo 15-an de aprilo 1693 (1693-04-15)
en Padáň
Morto 16-an de aŭgusto 1762 (1762-08-16) (69-jaraĝa)
Lingvoj hungaralatina
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo katolika sacerdoto • romkatolika diakono • politikisto • katolika episkopo
vdr

Márton BÍRÓ, laŭ hungarlingve kutima nomordo (Padányi) Biró Márton estis hungara pastro, episkopo, preposto, kanoniko, mecenato. Lia nobela antaŭnomo estis padányi.

Márton Bíró [1] naskiĝis mortis la 15-an de aprilo 1693 en Hungara reĝlando en Padány (nuntempa Padáň en Slovakio). Li mortis la 16-an de aŭgusto 1762 en Veszprém (urbo).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Márton Biró lernis ĉefe en akademio en Nagyszombat, poste li pastriĝis en 1722. En la sekva jaro li estis pastro de Bicske, poste en Veszprém. Liaj ĉefaj posteno kaj titoloj estis:

  • preposto en 1729 en Felsőörs, samtempe kanoniko en Veszprém
  • ĉefpreposto en 1740 en Veszprém
  • episkopo, samtempe ĉefdepartementestro en 1745 de Veszprém
  • reĝa konsilisto en 1746
  • interna sekreta konsilisto de 1747.

Li senĉese strebis kontraŭ la kalvinanoj aŭ luteranoj, li estis fanatikulo, tial li ofte havis konfliktojn. Lia rezidejo estis Sümeg, kie li konstruis belegan episkopan palacon. Li konstruis resume 88 novajn kirkojn, establis 48 paroĥojn. Li estis entombigita en Baziliko de Veszprém.

Kontribuaĵoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • A feneketlen és kimeríthetetlen mélységű isteni titkoknak kisiskolája (1728)
  • A szent Háromság imádásáról való énekek (1740)
  • Der einigen Gottheit dreyfaches Lob. (1750)
  • Micae et spicae evangelico apostolicae (1756–1762)
  • Szent Vendelinus élete (1763)
  • A veszprémi püspöki megyében… gyakoroltatni szokott énekek és imádságok (1784)

Fontoj[redakti | redakti fonton]