Kľúčovec

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kľúčovec, hungare Kulcsod estas vilaĝo en Slovakio en regiono Trnava, en distrikto Dunajská Streda.

Situo[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ maldekstra bordo de Danubo, laŭ flankovojoj. Dunajská Streda troviĝas 28 km-ojn for.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio devenis el 1252 en formo Kwichud. Dum la mezepoko loĝis tie nobeloj servantaj al fortikaĵo de Komárom. Inter 1535-848 la kampoj apartenis al abatejo de Szentmárton, tamen la loĝantoj iĝis kalvinanoj. Inundoj okazis en 1876 kaj 1880. En 1910 loĝis en la vilaĝo 411 da homoj, (plejparte hungaroj). Ĝis 1919 la vilaĝo apartenis al Pozsony, al distrikto Tószigetcsilizköz. Ekde 1920 ĝi apartenis al Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito parto de la hungaroj estis deportitaj, la restaĵo iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš ĝis 1948. En 1951 kolĥozo formiĝis. Granda inundo okazis en 1965. La instruado ĉesis en 1976, kulturdomo konstruiĝis en 1980. En 2001 loĝis en la vilaĝo 387 da homoj, (369 hungaroj, 10 slovakoj, 8 ciganoj).

Vidindaĵo[redakti | redakti fonton]